Kazimierz Nowak

pola vojaĝisto

Kazimierz Nowak (naskiĝis la 11-an de januaro 1897 en Stryj (Lviva provinco), mortis la 13-an de oktobro 1937 en Poznań) estis pola vojaĝisto, kiu en la jaroj 1931-1936 solece trapasis afrikan kontinenton de nordo suden kaj reen (40 mil km per biciklo, perpiede, sur ĉevalo, kamelo, boato kaj trajno).

Kazimierz Nowak
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1897 (1897-01-11)
en Strij
Morto 13-an de oktobro 1937 (1937-10-13) (40-jaraĝa)
en Poznano
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo ĵurnalisto • esploristo • fotistoverkisto
TTT
Retejo https://kazimierznowak.pl/
vdr

Vivo redakti

Kiel infano jam revis pri ekkono de Afriko. Li laboris kiel raportisto en gazetaro de Poznań. Unu el motivoj vojaĝi al Afriko estis volo vivteni familion kontraŭ raportoj, kiuj estis publikigitaj en pola gazetaro kaj ankaŭ franca, itala kaj brita. En siaj leteroj kaj fotoj krom personaj travivaĵoj li registris eksterordinaran kulturon, riĉecon de la naturo, kaj la spiritan vivon de la afrika kontinento. Li esprimis sian opinion interalie kontraŭ koloniismo. Post la reveno, novembre 1936 provis sensukcese eklabori en Francio kiel raportisto. Reveninte al Pollando en decembro 1936 prelegis pri Afriko, kun uzo de lumbildoj. Li mortis apenaŭ duonjaron post sia reveno de la vojaĝo pro pneŭmonio, sekve de malfortigo de la organismo per malario.

Tien kaj reen redakti

Vojo suden redakti

Starto: novembro 1931 - Tripolo, Bengazi, Tobruk (en Cyrenaica) (Itala Imperio) → Kairo (Egipta Reĝlando) → Ĥartumo, Malakal (en Sud-Sudano) (Anglo-Egipta Sudano) → Kongo BelgaLubumbashi (Norda Rodezio) → Suda RodezioPretorio, Kabo Aguljas, meto: majo 1934 (Unio de Sud-Afriko)

Vojo norden redakti

Starto: majo 1934 - Kabo Aguljas, Kaburbo (Unio de Sud-Afriko), Vindhuko (Afriko Sud-Okcidenta) → AngoloKinŝaso, Brazavilo (Kongo Belga) → Fort Lamy (Ekvatora Franca Afriko) → Okcidenta Franca Afriko → Alĝero, meto: novembro 1936 (Alĝerio)

Bibliografio pri la vojaĝisto kaj liaj atingoj redakti

Ĝis nun aperis kvar prilaboraĵoj dediĉitaj al Kazimierz Nowak.

En 1962 oni eldonis pretigitan de lia filino Elżbieta Nowak-Gliszewska albumon Przez Czarny Ląd (Tra la Nigra Tero) entenanta 335 fotojn, elektitaj el inter pli ol 2000, kiujn faris Kazimierz Nowak. La filino tiutempe preparis eldonon de liaj korespondaĵoj sub la titolo Na przełaj przez Afrykę (Tra Afriko), sed ne sukcesis publikigi.

Gazetaraj raportoj estis kolektitaj de Łukasz Wierzbicki kaj eldonitaj en 2000 en la libro Rowerem i pieszo przez Czarny Ląd (Per biciklo kaj perpede tra la Nigra Tero), kiun Ryszard Kapuściński konsideris klasikaĵo de la pola raportarto. La libro havis plurajn eldonojn en diversaj formatoj. La unua eksterlanda traduko de Vera Wołosz aperis en 2014 en Hungario.

Polska Kazimierza Nowaka - przewodnik rowerzysty (Pollando de Kazimierz Nowak - gvidlibro de biciklisto) de Jacek Łuczak estas la tria libro pri Nowak kaj la unua biografia. Aŭtoro koncentriĝas pri historio de la vojaĝisto en la periodo antaŭanta lian vojaĝon al Afriko en 1931.

Kochana Maryś! Listy z Afryki (Amata Maryś! Leteroj el Afriko) estas kolekto de leteroj al la edzino Maria, skribitaj dum la kvin jaroj de lia afrika ekspedicio. La kolekto entenas sume 1 242 leterojn, kaj la unua el kvar planitaj volumoj aperis decembre 2014. Ĝi ampleksas leterojn el la periodo 4 XI 1931 – 13 I 1933. La dua volumo, entenanta leterojn el la periodo 13 I 1933 - 1 V 1934 aperis decembre 2015 roku (DM Sorus).

Afryka Kazika redakti

En 2008 aperis libro titolita Afryka Kazika (Afriko de Kazik) de Łukasz Wierzbicki, en kiu aventuroj de Kazimierz Nowak estis prezentitaj forme de rakontoj por infanoj. Surbaze de enhavo de la libro aperis komikso kaj tabulludo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti