Kazimierz Tymiński

Kazimierz TYMIŃSKI (naskiĝis en 1894, mortis la 3-an de decembro 1973 en Varsovio) estis pola esperantisto, inĝeniero kaj arĥitekto.

Kazimierz Tymiński
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1893 (1893-11-30)
Morto 3-an de decembro 1973 (1973-12-03) (80-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj polaEsperanto
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Politekniko de Varsovio
Okupo
Okupo esperantistoinĝenieroarkitekto
vdr
Portreto de Tymiński en fotokarto sendita en 1912

Esperanto redakti

Tymiński eklernis Esperanton en 1904 kaj lin altiris ekspozicioj pri Esperanto en 1909 kaj 1910 en Częstochowa, organizitaj de Aleksandro Brzostowski. Ankaŭ influis lin Ludwik Zamenhof, Antoni Grabowski, Kabe, Leono Zamenhof, Henryk Zamenhof, Jerzy Loth, Emilian Loth, Odo Bujwid kaj Juliusz Kriss. Lia unua Universala Kongreso de Esperanto estis la 9-a en Berno, Svislando, 1913.

Li estis plej aktiva en la jaroj 19101918 kaj 19211928. Dum la unua mondmilito li servis kiel radiotelegrafisto dum la bataloj en Francio. Vicprezidanto de Pola Asocio de Esperantistoj (19261928). Post la dua mondmilito estrarano de Pola Esperanto-Asocio (19571960). Li estis prezidanto de Internacia Societo de Arkitektoj kaj Konstruistoj Esperantistoj. Ano de la Organiza Komitato por la 44-a UK en Varsovio. Kunorganizinto de la Veterana Sekcio de PEA, li estis ĝia unua prezidanto (19621965). En 1965 li estis honorigita per la insigno Merita Esperantisto.

Lia Pola-Esperanto Vortaro estis eldonita en 1969 en Varsovio kaj li gvidis kelkajn kursojn de la lingvo.

Verkoj redakti

  • 1969: Malgranda Vortaro Pola-Esperanta. Maly Słownik Polsko-Esperancki. Warszawa: Państwowe Wydawnictwo / Ŝtata Editejo, 1969. xvi, 431, [1] p. — 15x11 cm. ĉirkaŭ 20.000 kapvortoj. // 2a eld. Warszawa: Wiedza Powszechna, 1986. xvi, 431, [1] p. — 14x10 cm. Inkl. de supl. de geografiaj nomoj.

Referencoj redakti

  • Golec, Józef: Słownik biograficzny esperantystów polskich (Biografia Vortaro de Polaj Esperantistoj), Cieszyn 2010. Kazimierz Tymiński, p. 232–234
  • Tymiński, Kazimierz: El pasintaj jaroj.... En "Pola Esperantisto", 1959, n-ro 1–2, p. 10