Kebraĉa aspidospermo

Neotropsisa arbospecio el la familio de la apocinacoj
(Alidirektita el Kebraĉa aspidospermao)

La kebraĉa aspidospermoblanka kebraĉo (Aspidosperma quebracho-blanco) [1] estas arbospecio trovebla en la nordaj regionoj de Argentino. Oni ne konfuzu ĝin kun aliaj specioj ankaŭ konataj kiel kebraĉo (hispane : quebracho), sed apartenantaj al la genro Schinopsis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kebraĉa aspidospermo
Habito
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Apocinacoj Apocynaceae
Genro: aspidospermo Aspidosperma
Aspidosperma quebracho-blanco
Schltr.
Sinonimoj

Macaglia quebracho-blanco (Skltdl.) A.Lyons

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Folioj, floroj, fruktoj.

Tiu mezgranda neotropisa arbo havas rektstarantan fortikan trunkon, modere larĝan arbokronon kaj malsuprenpendantajn branĉetojn. La preskaŭ kontraŭstarantaj folioj estas ovalaj-lancformaj, glatrandaj kaj iomete ledecaj. La diskretaj floroj estas duseksaj. La frukto estas preskaŭ ok centimetrojn longa kaj proksimume 5 centimetrojn larĝa, malsimetrie elipsa.

Ligno redakti

La ligno estas unuforme flava-okra, sen diferencoj inter la durameno kaj la alburno. Ĝi estas sufiĉe peza (relativa denseco = 0,885 g/cm³) kaj malmola, kaj reagas bone al fleksado kaj ŝoko. Post sekiĝado ĝi emas kolapsi, produktante deformaĵojn kaj fendetojn, do la sekigadprocezo estu malrapida. La ligno devas esti manipulata helpe de fungicidoj. Estas facile labori kaj havas multajn uzojn en lignaĵejo (ĉaroj, radoj, plankoj, ŝuoj, iloteniloj, meblaro); ĝi ankaŭ estas bona por fari ŝakpecojn, skiojn, ktp. Konservite kun kreozoto ĝi povas esti uzata ekstere. En kelkaj lokoj ĝi estas vaste utiligata kiel lignokarbo, ĉar ĝi ne produktas fajrerojn aŭ grandajn kvantojn da cindro, kaj ĝi brulas forte kaj malrapide.

Kemiaĵo redakti

La kebraĉitolo estas ciklitolo, cikla poliolo trovata en la arboŝelo de kebraĉa aspidospermo [2].

Kulturvarioj redakti

  • Aspidosperma quebracho-blanco 'Pendula' - pendbranĉa [3].

Referencoj redakti

  1. angle USDA GRIN Taxonomy.
  2. angle Quebrachitol. Jan van Alphen, Ind. Eng. Chem., 1951, 43 (1), pp 141–145, COI:10.1021/ie50493a041
  3. angle Govaerts, R., Michielsen, K. & Jablonski, E. (2011). Untraced Weeping Broadleaf cultivars: an overview. Belgische Dendrologie Belge Arkivigite je 2012-03-22 per la retarkivo Wayback Machine 2009: 19-30.

Bibliografio redakti

  • hispane 1975 : Libro del Árbol, Tome II, Celulosa Argentina S. A., Buenos Aires, Argentina.

Vidu ankaŭ redakti