Kebraĉa aspidospermo
La kebraĉa aspidospermo aŭ blanka kebraĉo (Aspidosperma quebracho-blanco) [1] estas arbospecio trovebla en la nordaj regionoj de Argentino. Oni ne konfuzu ĝin kun aliaj specioj ankaŭ konataj kiel kebraĉo (hispane : quebracho), sed apartenantaj al la genro Schinopsis.
Kebraĉa aspidospermo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aspidosperma quebracho-blanco Schltr. | ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
Macaglia quebracho-blanco (Skltdl.) A.Lyons | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo
redaktiTiu mezgranda neotropisa arbo havas rektstarantan fortikan trunkon, modere larĝan arbokronon kaj malsuprenpendantajn branĉetojn. La preskaŭ kontraŭstarantaj folioj estas ovalaj-lancformaj, glatrandaj kaj iomete ledecaj. La diskretaj floroj estas duseksaj. La frukto estas preskaŭ ok centimetrojn longa kaj proksimume 5 centimetrojn larĝa, malsimetrie elipsa.
Ligno
redaktiLa ligno estas unuforme flava-okra, sen diferencoj inter la durameno kaj la alburno. Ĝi estas sufiĉe peza (relativa denseco = 0,885 g/cm³) kaj malmola, kaj reagas bone al fleksado kaj ŝoko. Post sekiĝado ĝi emas kolapsi, produktante deformaĵojn kaj fendetojn, do la sekigadprocezo estu malrapida. La ligno devas esti manipulata helpe de fungicidoj. Estas facile labori kaj havas multajn uzojn en lignaĵejo (ĉaroj, radoj, plankoj, ŝuoj, iloteniloj, meblaro); ĝi ankaŭ estas bona por fari ŝakpecojn, skiojn, ktp. Konservite kun kreozoto ĝi povas esti uzata ekstere. En kelkaj lokoj ĝi estas vaste utiligata kiel lignokarbo, ĉar ĝi ne produktas fajrerojn aŭ grandajn kvantojn da cindro, kaj ĝi brulas forte kaj malrapide.
Kemiaĵo
redaktiLa kebraĉitolo estas ciklitolo, cikla poliolo trovata en la arboŝelo de kebraĉa aspidospermo [2].
Kulturvarioj
redakti- Aspidosperma quebracho-blanco 'Pendula' - pendbranĉa [3].
Referencoj
redakti- ↑ angle USDA GRIN Taxonomy.
- ↑ angle Quebrachitol. Jan van Alphen, Ind. Eng. Chem., 1951, 43 (1), pp 141–145, COI:10.1021/ie50493a041
- ↑ angle Govaerts, R., Michielsen, K. & Jablonski, E. (2011). Untraced Weeping Broadleaf cultivars: an overview. Belgische Dendrologie Belge Arkivigite je 2012-03-22 per la retarkivo Wayback Machine 2009: 19-30.
Bibliografio
redakti- hispane 1975 : Libro del Árbol, Tome II, Celulosa Argentina S. A., Buenos Aires, Argentina.