Zompist.com

(Alidirektita el Kebrini)

zompist.com estas retpaĝo pri planlingvoj kreita kaj kreata de la usonano Mark Rosenfelder – ĝi temas kaj pri liaj planlingvoj, kaj pri planlingvoj ĝenerale. Verdurian de la fikcia lando Verduria, en la fikcimondo Almea, estas eble la pli konata lingvo de Rosenfelder. En la retpaĝo, oni ankaŭ trovas la konatan Language Construction Kit – angla por "Ekipaĵo por lingvokonstruado" – uzata de lingvokreantoj.

Lingvoj redakti

Kelkaj arta lingvo kreitaj de Mark Rosenfelder, en zompist.com, krom Verdurian:

Cuêzi [cuezi] estas luda arta lingvo de Rosenfelder, kiu kreis multajn fikciajn planlingvojn nur por kompari ilin per filologia metodo. Pro tio, Cuêzi estas fantazia, sed ne kompleksa, la influo de Volapuko estas nerekta, sed sentebla. La laboro de Rosenfelder estas amuza al kiuj studis historian lingvistikon.

Elkarîl publikiĝis en 2002. Elkarîl estus lingvo de fikciaj uloj Elcar. La lingvo havas tre fantazian, kvankam simplan, gramatikon kaj fonologion. Ekzemplo:

  • Bbêth elkarqebat bbê jên chninthatqebet lênguqaj qôchet êbb qaphdat.
Elcar plendis ke sia edzino volis multajn luksajn aferojn.

Kebreni estas lingvo de fikcia etno Kebri. Ĝi estas kreiva projekto, la aŭtoro plendis krei gramatikon malsaman al la angla, kiu estas ĝia gepatra lingvo[klarigu]. La verboj ne estas fleksiitaj laŭ persono, numero aŭ tempo, sed pli simile al la japana lingvo, la verbaj kategorioj estas aspekto, bonmaniero, volo kaj efekto. Vortprovizo estas apriora. Ekzemploj:

  • Uneitsu Kebri. Nuutsi śava?
Pri Kebri, kion vi pensas?
  • Fal kebren immi nuitsu orat kurite.
Vi parolas kebrinion ĉar vi pensas tiel.[klarigu]

Obenzayet estis kreita en 2001. Ŝajne estas nur baza vortprovizo de la lingvo, sen informoj pri gramatiko. Ŝajne la vortprovizo estas apriora.

Wede:i (ne konfuzigu al Wede) havas fonologio influita de la angla. Ĝia gramatiko estas algluiga kaj vortprovizo apriora. La gramatiko estas fantazia, sed la influo de la angla estas klara.

Vidu ankaŭ redakti