Kelmis

municipo en germanlingva Belgio

Kelmis ( germane: [KELmis] aŭ france La Calamine) estas municipo en germanlingva Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 10 917 loĝantojn. La municipo apartenas al la transnacia Eŭregiono Mozo-Rejno.

Kelmis
municipo
municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Belgio
Regiono Valonio (germanlingva)
Provinco Lieĝo
Arondismento Verviers
Poŝtkodo 4720
Retpaĝaro http://www.kelmis.be
Demografio
Loĝantaro 10 917  (januaro 2016)
Loĝdenso 562 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 43′ N, 6° 0′ O (mapo)50.7166666666676Koordinatoj: 50° 43′ N, 6° 0′ O (mapo)
Areo 18,12 km² (1 812 ha)
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Kelmis (Belgio)
Kelmis (Belgio)
DEC
Kelmis
Kelmis
Situo de Kelmis en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kelmis [+]
vdr
Kelmis

Ekde 1977 la municipoj Neu-Moresnet kaj Hergenrath apartenas al Kelmis, la ĉefa municipo.

La ĉirkaŭaĵo redakti

Brila pejzaĝo allogas: en la sudo la Altaj Torfmarĉoj kaj la Dukarbaro, en la nordo kaj oriento la Projsarbaro kaj en la okcidento la Hervena Plataĵo. Kelmis kaj ĝia ĉirkaŭaĵo havas ĉion por garantii belajn feriojn: ripozlokoj, ekskursoj, vidindaĵoj, kasteloj, monumentoj, folkloro, tradicio, vivkulturo kaj gastronomio.

Trilanda punkto redakti

 
La antaŭa trilanda punkto ĉe Kelmis, sur la monteto Vaalserberg
 
La vera trilanda punkto ĉe Kelmis.

Kelmis estas la tuŝpunkto de tri landoj, tri lingvoj kaj tri kulturoj: la germana, la franca kaj la nederlanda. Proksimume 10 minutojn aŭtomobile situas la malnova imperia urbo Akeno. De tie, post ĉirkaŭ 15 minutoj oni estas en Nederlando kaj duonan horon daŭras la vojaĝo al Lieĝo. La trilanda punkto estas la loko, kie la limoj de tri landoj nome Belgio, Germanio kaj Nederlando unu la alian trovas. De 1816 ĝis 1919 oni ofte parolis pri la kvarlanda punkto, ĉar la norda pinto de Neŭtrala Moresnet (Kelmis) ankaŭ al tiuj tri landoj tuŝis.

En la plej alta loko de Nederlando (332,5 m), la monteto Vaalserberg, staras tri limoŝtonoj, po unu por ĉiu el la tri landoj: la limoŝtonoj de la Reĝlando Belgio, de la Konfederacia Germanio kaj de la Reĝlando Nederlando. Kelkajn paŝojn pli malproksime staras la kvara limoŝtono, kiu estas la vera trilanda punkto kiu ankaŭ montras la limon de Neŭtrala Moresnet inter 1816 kaj 1919.

Jam delonge la trilanda punkto estas alloga vojaĝcelo. Hodiaŭ venas granda nombro da turistoj al ĉi tiuj monumentoj kaj al ĉi tiu kvieta loko. Tie oni trovas profundan kvietecon. Bone prizorgataj vojetoj invitas la vizitantojn por promeni en la arbaregoj.

La Muzeo pri la "Vieille Montagne" redakti

La Muzeo "Malnova Monto" anstataŭas la iaman Muzeon pri la Valo de la rivero Gueule (fermita).

La nova muzeo rakontas la historion pri zinkaj minoj en nia regiono kaj ĝiaj politikaj, sociaj kaj ekonomiaj konsekvencoj. Ni malkovras la nekredeblan historion de la neŭtrala teritorio de Moresnet (1816-1919) kaj la kreon de SA "Vieille Montagne". Ĉambro estas rezervita por geologio kaj ekologiaj konsekvencoj. Angulo estas rezervita por Amikejo/esperanto: tekstoj, fotoj, sonbendo, vortludo per kuboj,...

Malfermita:

Merkredo ghis sabato: 1a ĝis 17a h.

1-a kaj 3a dimanĉo de la monato: de 10a h. ĝis la 17a h.