Kemiaĵo

Kemiaĵoĥemiaĵo estas materio kun konata kemia enhavo. Ĝi estas la ideo ke puraj substancoj devas havi samajn proporciojn de la atomoj kaj molekuloj, kiuj formas ilin per ĥemiaj ligoj, laŭ la leĝo de konstanta enhavo.

Akvo kaj vaporo estas du formoj de la sama kemiaĵo

Kutima ekzemplo de kemiaĵo estas pura akvo; ĝi havas la saman rilaton de hidrogeno al oksigeno, sendepende de tio, ĉu oni izolas ĝin de rivero aŭ fabrikas ĝin en scienca esplorejo. Pura kemiaĵo ne povas dividiĝi en aliajn substancojn iel ajn krom per kemia reakcio. Ili malofte troviĝas nature. Ekzemploj de kemiaĵoj estas diamanto, oro, salo (natria klorido), aŭ sukero (sakarozo). Ĝenerale, kemiaĵoj ekzistas kiel solidoj, likvoj, aŭ gasoj kaj povas ŝanĝiĝi inter tiuj ĉi pro ŝanĝiĝo de temperaturopremo.

Vidu ankaŭRedakti