La Kenja dikbekulo (Serinus buchanani) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kenja dikbekulo
Kenja dikbekulo
Kenja dikbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. buchanani'
Serinus buchanani
(Hartert, 1919)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Kenjo kaj Tanzanio, tio estas iom pli suda teritorio ol tiu de la plej proksima parenco nome la Abisena dikbekulo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.

Estas du similaj specioj, nome la Abisena dikbekulo kaj la Kenja dikbekulo, kiuj estas similaj al la Mozambika kanario kaj al aliaj parencaj kanarioj, sed diferencas pro tio ke la beko estas multe pli grandaj, dikaj kaj pli kurbecaj kaj psitakecaj. Krome temas pri serinoj, kiuj estas supre olivverdecaj kaj sube tre flavaj. Tiu ĉi specio diferencas el la Abisena dikbekulo ĉar estas malpli flava sube kaj en la vizaĝaj markoj (superokula strio kaj mustaĉa strio pli ol makulo). Flugiloj kaj vosto estas tre malhelgrizaj. Beko kaj kruroj estas helrozkolorecaj.

Referencoj redakti