Kenĵucuo

(Alidirektita el Kenjucuo)

Kenĵucuo (剣術 kenjutsu?) estas ĝenerala termino por ĉiuj (koryū) skoloj de Japana glavarto, partikulare por tiuj kiuj okazis antaŭ la Reformo Mejĝi. La modernaj stiloj kendo kaj iaido kiuj estis establitaj en la 20a jarcento inkludas ankaŭ modernan formon de kenjucuo en sia praktikaro.[1] Kenjucuo, kiu originiĝis kun la klaso de samurajo de feŭda Japanio,[2] signifas "la metodo, aŭ tekniko, de glavo." Tio malas al kendo, kio signifas "la glavmanieron".[3]

Kenĵucuo
jutsu
bujutsu
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

La precizaj aktivaĵoj kaj konvencioj entreprenitaj dum la praktikado de kenjucu varias el skolo al skolo, kaj la vorto skolo ĉi tie referencas al la praktiko, metodoj, etiko, kaj metafiziko de difinita tradicio, kvankam ofte inkludas praktikon de batalkampaj teknikoj sen oponanto kaj teknikoj kie du praktikantoj ludas kata (pere de tutkontaktaj frapoj al la korpo laŭ kelkaj stiloj kaj sen korpokontaktaj frapoj permesitaj al aliaj).[4] Historie, skoloj aligis trejnadon laŭ variaj kondiĉoj, el uzado de solidlignaj glavoj bokutō al uzado de bambuaj glavoj (ŝinai) kaj armaĵo (bōgu).[3] En modernaj tempoj la trejnado en Japanaj luktartoj estas asociata ĉefe kun kendo.

Notoj redakti

  1. Budden, Paul. (2000) Looking at a Far Mountain: A Study of Kendo Kata. Tuttle Pub, p. 9, 12, 14. ISBN 978-0-8048-3245-8.
  2. Martial Arts of the World: An Encyclopedia of History and Innovation, Volume 2, Martial Arts of the World: An Encyclopedia of History and Innovation, Thomas A. Green, Authors Thomas A. Green, Joseph R. Svinth, Editors Thomas A. Green, Joseph R. Svinth, bildenhava eldono, Publikiganto ABC-CLIO, 2010, ISBN 1-59884-243-9, ISBN 978-1-59884-243-2 P.599
  3. 3,0 3,1 Ozawa, Hiroshi. (1997) Kendo The definitive guide. Unuiĝinta Reĝlando: Kodansha Europe. ISBN 4-7700-2119-4.
  4. Tutkontaktaj frapoj dum kata estis uzataj ekzemple en Ono Ha Ittō-ryū.

Fontoj redakti

  • Classical Warrior Traditions of Japan - 3-voluma serio de Diane Skoss (Koryu Books):

Eksteraj ligiloj redakti