Sir Kenneth Charles Branagh - naskiĝis la  10-an de decembro 1960(nun 1960-12-10) en Belfasto, do nun 63-jara, prononco de la familia domo [ˈbrænə] - estas brita aktoro kaj produktoro. Branagh trejniĝis ĉe la Reĝa Akademio de Drama Arto en Londono kaj funkcias kiel ĝia prezidanto ekde 2015. Li estis nomumita por kvin Akademiaj Premioj kaj kvin Premioj Oraj Globoj. Li gajnis tri BAFTA-premiojn kaj du Premiojn Emmy. Li estis nomumita kavalira fraŭlo en la honorigoj de 2012 okaze de la naskiĝtaga festo pro la brita reĝino la duan sabaton de junio kaj nobeligita la 9an de novembro 2012. En 2020, li estis listigita ĉe numero 20 en The Irish Times listo de la plej grandaj kinoaktoroj de Irlando.

Kenneth Branagh
Oskar-premiito
Persona informo
Kenneth Branagh
Naskonomo Kenneth Charles Branagh
Naskiĝo 10-an de decembro 1960 (1960-12-10) (63-jaraĝa)
en Belfasto, Nord-Irlando
Lingvoj angla vd
Loĝloko Reading vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto vd
Familio
Edz(in)o Emma Thompson • Lindsay Brunnock vd
Amkunulo Helena Bonham Carter vd
Profesio
Okupo filmaktoro • filmreĝisoroscenaristo • teatra aktoro • filmproduktoroaktoroteatra reĝisoro • televida aktoro • televida produktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1981– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Branagh kaj reĝisoris kaj ĉefrolis en pluraj filmadaptigoj de la dramoj de William Shakespeare, inkluzive de Henriko la 5-a (1989), Much Ado About Nothing (1993), Otelo (1995), Hamleto (1996), Perditaj amopenoj (2000), kaj Kiel plaĉas al vi (2006), krom en Cinderella (2015). Li estis nomumita por Akademiaj Premioj por Plej bona aktoro kaj Plej bona reĝisoro por Henriko la 5-a kaj por Plej bone adaptita Scenaro por Hamleto.

Li ĉefrolis en la televidserioj Fortunes of War (1987), Shackleton (2002), kaj Wallander (2008-2016) kaj en la filmoj Celebrity (1998), Wild Wild West (1999), The Road to El Dorado (2000), kiel SS-gvidanto Reinhard Heydrich en Conspiracy (2001), kiel vanta beletra aŭtoro Gilderoy Lockhart en Hari Poter kaj la Ĉambro de Sekretoj (2002), Warm Springs (2005), kiel Generalmajoro Henning von Tresckow en Valkyrie (2008), The Boat That Rocked (2009), kiel Laurence Olivier en My Week with Marilyn (2011), Dunkerque (2017) kaj Tenet (2020).

Branagh samtempe reĝisoris kaj ĉefrolis en pluraj pliaj filmoj.

Eksteraj ligiloj redakti