Kenneth Scott Latourette

usona historiisto

Kenneth Scott LATOURETTE (6-an de aŭgusto 188426-an de decembro 1968) estis usona profesoro kaj verkisto pri historio, kaj precipe pri la historio de Kristanismo kaj la historio de Ĉinio. Li naskiĝis en Oregon City (Oregono), diplomiĝis per la grado "Bajkalaŭro de Scienco" ĉe Kolegio Linfield, kaj poste artbakalaŭriĝis kaj doktoriĝis ĉe Universitato Yale. Li instruis (1910-1912) ĉe la kolegio de Yale en Ĉinio, sed devis reveni Usonon pro malsaneco. Resaniĝinte, li profesoris ĉe Kolegio Reed en Portland (Oregono) (1914-1916), ĉe Universitato Denison en Granville (Ohio) (1916-1921), kaj finfine ĉe Yale de 1921 ĝis lia morto.

En 1938 li ricevis la Ordenon Jadan de la ĉina registaro.


Lia plej konata verko estas duvoluma History of Christianity, kiu restas havebla preskaŭ 40 jarojn post la morto de la aŭtoro.