Kenwood Corporation

(Alidirektita el Kenwood)

Kenwood Corporation (japane 株式会社 ケンウッド, Kabushiki-gaisha Ken'uddo) estas japana firmao kiu dezajnas, evoluas kaj komercas aŭdoaparatojn por aŭtoj, altfidelajn aŭdekipaĵojn, profesiajn ambaŭdirektajn komunikilojn, sendricevilojn kaj radioamatorajn ekipaĵojn.

Kenwood Corporation
Kenwood Corporation
entrepreno vd
Dum 21-a de decembro 1946 - 1-a de aŭgusto 2011
Jura formo publika kompanio
Sidejo Hachiōji, Tokio, Japanio
Lando Japanio
Dungitoj 4,424 (2006)
Spezosumo US$$1.71 billion (2014)
Agokampo Amatora radio, sendriceviloj, elektroniko
hejma elektronika aparato
Posedata de JVCKenwood vd
TTT http://www.kenwood.com/
vdr

Historio redakti

La kompanio startis en 1946 kiel la Kasuga Radio Co. Ltd. en Komagane City, Nagano, Japanio, en 1960 la firmao estis renomita al Trio Corporation. En 1963 la unua transoceana oficejo estis fondita en distrikto Los-Anĝeleso, Usono.[1] En 1960 ĝi fokusiĝis en radioj por la civitana bendo. La nomo Kenwood estis inventita de Kasuga kiel kombinaĵo de "Ken", populara nomo en Japanio kaj Nordameriko, ĝi estis testita kaj akceptita de la usonaj konsumantoj en la nomo de Kenmore-aparatoj, kaj "Wood" rilatante al la daŭrema substanco same kiel sugestante rilaton al Hollywood (Holivudo).

Radioamatoraj sendriceviloj redakti

 
Kenwood TS-830S sendricevilo
 
Kenwood TS-590S sendricevilo

Kenwood ofertis liniojn de HF, VHF/UHF, kaj porteblajn radioamatorajn modelojn. Inter la produktserioj estas la "TS" serio de HF radiokomunikiloj, kiuj kovras la HF bendoj ("altfrekvenco"), frekvencoj de 1.8 ĝis 50 MHz. Tiuj sendriceviloj inkludis Kenwood TS-830S, Kenwood TS-590S, Kenwood TS-430S Hf kaj Kenwood AT-250 aŭtomata antenradioricevilo. Aliaj serioj inkludas la 100, 500, kaj la 2000 serion. Kenwood ankaŭ ofertas "B" modelon, kio estas radiokomunikilo sen ekrano aŭ kontroloj kaj estas tute kontrolita je malproksima komputilo aŭ aparta kontrolunuo.[2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti