Malfermi la ĉefan menuon

Kerĉa markolo (ruse Керченский пролив, ukraine Керченська протока, krime-tatare Keriç boğazı) estas la markolo, kiu konektas la Azovan kaj Nigran marojn kaj disigas Krimeon (pli ĝuste, ĝian orientan parton - la Kerĉan duoninsulon) disde la Tamana duoninsulo de Rusio. La nomo de la markolo venas de la urbo Kerĉo, kiu situas ĉe ĝia okcidenta bordo.

Kerĉa markolo
La Kerĉa markolo vidita el la direkto de la Krimeo
La Kerĉa markolo vidita el la direkto de la Krimeo
Ligas akvejon Azova Maro
kun akvejo Nigra Maro
Disigas landoparton Duoninsulo Krimeo
de landoparto Tamanja duoninsulo
Datoj

Geografia situo

45° 19′ N, 36° 34′ O45.31527777777836.568333333333Koordinatoj: 45° 19′ N, 36° 34′ O
Longo 40 km
Plej malgranda larĝo 4 km
Marbordaj lokoj Kerĉo
Insuloj Tuzlo
Information icon.svg
vdr
La Kerĉa markolo vidata el kosmo
La vidaĵo de la Kerĉa markolo, pentrita de Ivan Ajvazovskij, 1839

La antikva nomo de la markolo estas Cimeria Bosporo (laŭ la nomo de la duonmita antikva ŝtato Cimerio). La markolo larĝas inter 4,5 kaj 15 km.; la maksimuma profundo estas 18 metroj, la longo atingas 5 kilometrojn (ĉe la malpli larĝa parto). Ŝajnas, ke en la antikva tempo la markolo estis malpli larĝa kaj enhavis multajn etajn insulojn, kiuj ebligis la surglacian transiron de la markolo dum vintro.

La markolo estas grava fiŝkapta regiono kaj transporta linio: funkcias la pram-linio inter la du bordoj, kiu ligas Aŭtonoman Respublikon Krimeo (Ukrainio) kun la Krasnodara teritorio de Rusio.

HistorioRedakti

MitojRedakti

La Kerĉa markolo estas menciita en kelkaj helenaj literaturaĵoj, interalie en la "Ifigenio en Taŭrido" de Eŭripido (en la versoj 393-399 estas priskribate, kiel Io - amatino de Zeŭso, transformita de Hera en bovinon kaj pelata de ojstro - transnaĝas la markolon) kaj en "Alkatenita Prometeo" de Esĥilo (ĉi-lasta mencias la transirejon tra la markolo sub la nomo "Bova vadejo").

En siaj "Vivpriskriboj" Plutarĥo, citante Gelanikon, sciigas, ke la amazonoj transiradis la markolon sur la glacio.

AntikvecoRedakti

Herodoto en sia "Historio" mencias, ke nomadoj vintre transiradis la markolon sur la glacio.

En la kvina jarcento a.K. la reprezentantoj de malnova mileta (helena) aristokrata familio Arĥeantidoj fondis sur la okcidenta bordo de la markolo la urbon Pantikapeo (nuna Kerĉo), kiu iĝis la ĉefurbo de la Bospora reĝlando.

En la dua jarcento a.K. sur la glacio de la markolo okazis batalo inter la militestro Neoptolemo kaj la barbaroj.

La dudeka jarcentoRedakti

Aprile 1944 oni komencis la konstruadon de la fervoja ponto super la markolo. Aŭtune 1944 la konstruado estis finita, sed jam februare 1945 la centra parto de la ponto estis detruita de glacio.

Anstataŭ konstrui la novan ponton en 1953 oni lanĉis ĉi tie la pram-linion (la oficiala nomo de la linio estas "Porto Krimeo" - "Porto Kaŭkazo"). La linio priservas kaj la trajnojn, kaj la aŭtojn.

Fine de la dudeka jarcento la prama linio spertas multajn malfacilojn. Oni ĉiam pli kaj pli laŭte parolas pri la neceso konstrui ponton super la markolo. Post la decido, ke la Olimpikaj Ludoj 2012 okazos en Soĉi, la registaro de Ukrainio akceptis la decidon financi la konstruadon de la ponto.

Dum la Krimea krizo en 2014 Dmitrij Medvedev anoncis ke oni komencas la konstruon de kvar kilometroj longa ponto super la Kerĉa markolo.

La konflikto ĉirkaŭ TuzloRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tuzlo (insulo).

En la jaro 2003 la Kerĉa markolo iĝis areno de teritoria konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. La Rusia flanko ekkonstruis digon inter la Tamana duoninsulo kaj la ukrainia insulo Tuzlo. Ukrainio akuzis Rusion pri atencoj kontraŭ la ukrainia teritorio. Post streĉaj intertraktoj oni sukcesis iel solvi la konflikton: la insuleto Tuzlo estis akceptita kiel ukrainia teritorio, tamen kompense Ukrainio konsentis pri tio, ke la tuta Kerĉa markolo estis akceptita kiel komuna interna mar-teritorio de Rusio kaj Ukrainio.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti