Keratino

animala proteino en haŭto, haro, plumo, korno, ungo, aŭ hufo

Keratino (aŭ skleroproteino) estas fundamenta substanco de la kerato, kaj de diversaj haŭtaj produktaĵoj kiel haro, ungo, kavkorno, hufo, plumo. Ĝi estas proteino, kiu enhavas altan nivelon de aminoacidoj bazitaj sur sulfuro, ĉefe cisteinoj, kiuj formas disulfidpontojn inter la molekuloj, kaŭzante rigidecon al la tuto. Homa haro enhavas ĝis 14% da cisteino.

Keratino en galo-tuba ĉelo kaj ovalaj ĉeloj de mushepato.
Filamentoj de keratino ene de ĉeloj, viditaj per mikroskopo.


Vidu ankaŭ redakti