Kerhartice (Ústí nad Orlicí)

Kerhartice estas parto de la urbo Ústí nad Orlicí en regiono Pardubice en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 888 loĝantoj (2021). La urba parto troviĝas sur okcidenta rando de la nomita urbo en valo de la rivero Tichá Orlice kaj proksime de la ĉefa fervoja stacio Ústí nad Orlicí.

Kerhartice
germane Gersdorf an der Adler
vilaĝo
Kerhartice fotitaj el la belvidejo Andrlův chlum
Oficiala nomo: Kerhartice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Tichá Orlice
Situo Kerhartice
 - koordinatoj 49° 58′ 12″ N 16° 22′ 8″ O / 49.97000 °N, 16.36889 °O / 49.97000; 16.36889 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kerhartice (Ústí nad Orlicí)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Kerhartice konsistas el Kerharice kaj Gerhartice. La unua skriba mencio pri Gerhartice devenas el la jaro 1292 en donaca dokumento de la reĝo Venceslao la 2-a al Zbraslava klostro el la 10-a de aŭgusto 1292. La unua mencio pri Kerhartice devenas el la jaro 1506 en komerca dokumento de Jan Kostka el Postupice. Unuigo de la vilaĝoj Kerhartice (vilaĝo de sinjorejo Brandýs nad Orlicí) kaj Gerhartice (vilaĝo de sinjorejo Lanšperk) okazis en la jaro 1848. Post interkonsento de civitanoj de ambaŭ vilaĝoj estis starigita oficiala nomo de unuiĝinta komunumo - Kerhartice. En la jaro 1866 estis fare de komercisto František Beneš el Ústí nad Orlicí fondita en Kerhartice fabriko por produktado de teksaĵoj (feltigejo), nuntempe UOtex, kie teksmaŝinoj estis movigataj nur per akvorado. En la jaro 1873 estis sur tiama katastrejo Kerhartice malfermita nova stacidomo. Vilaĝa administrejo petis aŭstrian fervojan estrarejon nomi ĝin Stacidomo Kerhartice, kio estis malaprobita. En la jaro 1925 decidis la plej alta landa juĝejo pri delimito de la menciita stacio el katastrejo Kerhartice kaj ligo de ĝi al katastrejo Ústí nad Orlicí.

En la jaro 1907 estis en objekto de gastejo malfermita poŝtoficejo. Super la vilaĝo ni trovos kapelon el la jaro 1911, kiu estis konsekrita nur en la jaro 1912. El la jaro 1921 devenas loka memoriga monumento. Loka gimnastejo t.n. Sokolejo estis konstruita en la jaro 1924. En ĝi estis unu jaron poste malfermita kinejo jam kun unika sonmekanismo. Pro tiu ĉiu raraĵo vizitis ĝin spektantoj eĉ el vasta ĉirkaŭo. En la jaro 1942 estis Kerhartice fare de germanaj oficejoj unuafoje integritaj kun la urbo Ústí nad Orlicí. En majo 1945 Kerhartice ree memstariĝis, kio daŭris ĝi la jaro 1948, kiam ĝi estis ree kontraŭvole unuiĝita kun Ústí nad Orlicí. Proksime de la poŝto en Kerhartice en la jaro 1963 falis malgranda meteorito. Ĝia pezo estis 1260 gramoj kaj ĝiaj mezuroj estis 121 x 90 x 74 mm. Feliĉe neniun ĝi trafis, nur en la tero faris kavon 40 cm profundan. Pli poste ĝi estis transportita en Nacian muzeon en Prago.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869381
1880397
1890564
1900870
19101 156
19211 161
JaroLoĝantoj
19301 368
19501 124
19611 294
19701 222
19801 042
1991903
JaroLoĝantoj
2001970
2011921
2021888

Proksima interesa loko redakti

Super la vilaĝo montiĝas Andrle monteto kun belvideja turo kaj hotelo Hvězda (Stelo).

En Kerhartice oni delonge rakontas, ke sur maldekstra deklivo, en direkto al Hrádek estis fortikigita setlejo, kie onidire vivis fondinto de la vilaĝo Gerhartice - Gerhard. Oni povas diri, ke ĝi de du flankoj estas ne alirebla, sed de du flankoj oni povas veni al ĝi. La setlejo verŝajne devenas el tempoj de familiaro Slavníkovec, kiu povis ĉi tie posedi deklivojn de Kerhartikce direkte al vilaĝo Řetůvka.

Interesaĵoj redakti

  • En ĉi tiea lernejo instruis dum jaroj 1907 - 1912 Augustin Weiss, favoranto de aviado. Li en la jaro 1908 komencis konstrui lignan glisplanon en salonego de la gastejo ĉe Kutinoj. La laborojn finis post unu jaro kaj faris provflugon. Sed tiu ne sukcesis pro troa pezo de piloto. Duan tagon sidis en aviadilon unu el la lernantoj de la loka lernejo. Tiu pro sia kulpo kraŝis en veprejon kaj tegaĵoj de la aviadilo estis disŝiritaj. La aviadilo estis riparita kaj pretigita por flugo en aviada soleno en Ústí nad Orlicí. Tie ĝi estis en la aeron tirita per ŝnurego, sed post momento ĝi kraŝis, estis detruita kaj jam ne riparita.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kerhartice (Ústí nad Orlicí) en la ĉeĥa Vikipedio.