Kerkateskánd [kerkateŝkAnd] estas malgranda unuigita vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti.

Blazono de Kerkateskánd

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kerkateskánd situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Lenti troviĝas 18, Letenye 24, Zalaegerszeg 44, Budapeŝto 247 kilometrojn [1] Arkivigite je 2016-08-26 per la retarkivo Wayback Machine.

Historio redakti

Dum la historio 2 apudaj vilaĝoj formiĝis tie. "Tuskand" menciiĝis unuafoje en 1271, Tótfalu (=slavo-vilaĝo) en 1381. Ili unuiĝis en 1934. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Vilaĝservoj estas vendejo kaj migra poŝto. Diservo okazas en la vilaĝdomo. La vilaĝanoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Kerkateskánd apartenas al vinregiono Zala.