Kevi situas en la mapo en la verda munucipo

Bazaj informoj redakti

Kevi (ankaŭ hungare), serbe Кеви, estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato (tamen geografie en regiono Baĉka), en municipo de Senta.

Situo redakti

Kevi situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Senta troviĝas 25 km-ojn for.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el la 14-a jarcento en formo Kevi. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. La komunumo ricevis kurenton en 1953, akvodukton en 1968. En 2002 loĝis en Kevi 887 da homoj, (hungaroj 860 (97 %), serboj 10 (1 %) kaj aliaj).

Vilaĝservoj estas lernejo kaj infanĝardeno.