Kejhan Sajjadpur

(Alidirektita el Keyhan Sayadpour)

Doktoro Kejhan Sajjadpur, foje ankaŭ latinliterigata Keyhan SAYADPOUR (perse کیهان صیادپور, naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1967 en Maŝhado, provinco Rezaa Ĥorasano de Irano), estas irana kuracisto (pediatra kardiologo) kaj esperantisto, talenta poeto kaj tradukisto en Esperanto.

Kejhan Sajjadpur
Kejhan Sajjadpur en 2015.
Kejhan Sajjadpur en 2015.
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1967 (1967-08-27) (56-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Postenoj en Esperantujo redakti

Post Ahmad Reza Mamduhi li en 2007 iĝis la dua prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio (IREA). Li estas membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro.

Agadoj en Esperanto redakti

Plurfoje li kontribuis al la Internaciaj Kongresaj Universitatoj de Universalaj Kongresoj de Esperanto, ekzemple en 2008 per prelego pri denaskaj kormalsanoj. Li literature kontribuis interalie al la volumoj 3, 4 kaj 17 de Beletra Almanako. Krome li interalie majstre tradukis rakontojn de Golestano, unu el la ĉefverkoj de Sadio - kaj de la persa literaturo - kiujn publikigas Irana Esperantisto ĉiunumere. En 2004 UK en Pekino li gajnis premion Nova Talento de la Belartaj konkursoj de UEA.

Persona vivo redakti

Jen lia membiografieto laŭ la stato de 2005:

 
 En 1967 mi naskiĝis en edukita familio. Mia patro tiam estis ĝenerala kuracisto kaj poste fariĝis kirurgo kaj universitata profesoro. Mia patrino estis akuŝistino kaj universitata instruistino. Ili ambaŭ emeritiĝis. Mi naskiĝis en religia urbo Maŝhado, kie mi pasigis plejmulton da mia vivo. Mia ununura fratino naskiĝis 5 jarojn post mi. Ŝi estas kuracistino (patologiistino) kaj nun laboras en Maŝhado. En 1985 mi gajnis la unuan rangon inter la partoprenintoj de la tutlanda universitato-enira ekzameno en la sekcio de medicinaj fakoj. Mi studis ĝeneralan medicinon en Maŝhado kaj diplomitiĝis en 1992. Post militservo kaj la servado en foraj regionoj, mi akceptiĝis por specialista kurso pri pediatrio (infano-medicino) kaj diplomiĝis en 2000. Ekde tiam mi laboras en urbeto Esfarajen, 300 kilometrojn okcidente de Maŝhado. En 2001 mi edziĝis al D-ino Mahsan Seyfoddin, iama samklasanino de mia fratino. Inter la jaroj 2002 kaj 2005 mi vivis en Teherano kaj plenumis subspecialistan kurson pri pediatria kardiologio (infanaj kormalsanoj).

Mi eklernis Esperanton en 1985. Tiam mi partoprenis en la tutlanda universitato-enira ekzameno, kaj por la unua fojo dum mia vivo, mi regule aĉetis ĵurnalon por la novaĵoj rilataj al la ekzameno. Mi hazarde vidis anoncon de Kultura Asocio Omid pri la lingvo kaj aĉetinte lernolibron de tie mi eklernis la lingvon ĝuste dum tiu monato, en kiu mi komencis lerni medicinon. Dum la pasintaj jaroj mi agadis rilate al nia lingvo diversflanke. Urbe mi kunorganizis kaj partoprenis regulajn kaj neregulajn kunsidojn de miaj samurbaj esperantistoj kiel Djavad Kamali. Mi kunorganizis universitatan libro-ekspozicion kaj turisman programon. Lande mi havis firmajn rilatojn kun iranaj aktivaj organizaĵoj kiel IREJO, IREA kaj Instituto Sabzandisan. Mi nun estas komitatano de IREA. Globe mi estis komitatano de TEJO dum du periodoj. Mi partoprenis en la IJK 1996 en Germanio. Mi ankaŭ verkis kelkajn artikolojn por esperanta-lingvaj periodajoj. Miaj artikoloj aperis en la internacia magazino MONATO, Esperanto, Medicina Internacia Revuo, Medicina Heroldo, Literatura Foiro, Fonto, Irana Esperantisto kaj Juna Amiko. Mi estas membro de UEA, UMEA, Pasporta Servo, Amikeca Reto kaj la Internacia tradukreto pere de esperanto (ITRE). Mi estas fakdelegito de UEA kaj Landa Delegito de UMEA. Dum la belartaj konkursoj de UEA en 2004, mi gajnis la premion ”Nova Talento”. Kiel UEA-ĉefdelegito en Irano mi servas ekde 2005. 

Fontoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti