Keynote Records estis usona diskeldonejo pri ĵazo.

Keynote Records
diskeldonejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Usono
vdr
Keynote-ŝelakdisko de Dave Lambert k Buddy Stewart kun Red Rodney's Be-Boppers: „A Cent and a Half“ (1947)
Coleman Hawkins: „I'm in the Mood for Love“, sonregistraĵo de la 31-a de januaro 1944 por Keynote Records, kiu poste aperis ĉe Mercury Mercords

Historio de la eldonejo redakti

En 1940 Eric Bernay, kiu laboris kiel kasisto por la revuo New Masses, fondis la sondisko-eldonejon „Keynote Records“. Unue ĝi aperigis novpublikigon de kantoj el Sovetunio, kiuj estis kantataj dum la Hispana Enlanda Milito. En 1943 alvenis muzikproduktisto Harry Lim kaj komencis sonregistri kaj publikigi ĵazdiskojn por Keynote. En 1943 aperis la unua grava furorkanto de Dinah Washington, „Evil Gal Blues“ ĉe la eldonejo. Unu el la unuaj gravaj ĵazaj registradkunsidoj okazis la 31-an de januaro 1944; Coleman Hawkins ludis kun Roy Eldridge kaj Teddy Wilson plurajn registraĵojn de „I Only Have Eyes for You“ kaj „Bean at the Met“, kiuj elmontris unuajn eksonojn de ekestanta bibopo. Keynote Records ankaŭ eldonis diskojn de Red Norvo, Benny Carter kaj Lester Young. La spektro de la sonregistraĵoj etendiĝis ekde diksilando ĝis malpasia ĵazo; lasta stelulo de la eldonejo estis pianisto Lennie Tristano. En 1947 ankoraŭ Dave Lambert kaj Buddy Stewart surdiskigis kun Red Rodney kaj ĉiustelularo el bibop-muzikistoj; en la jaro 1948 Keynote Records bankrotis; la katalogon poste transprenis Mercury Records.

Literaturo redakti

  • Ken Bloom: The American Songbook – The Singers, the Songwriters, and the Songs – 100 Years of American Popular Music – The Stories of the Creators and Performers. Black Dog & Leventhal, Novjorko 2005, ISBN 1-579-12448-8.

Eksteraj ligiloj redakti