Khadija Arib
Khadija Arib, araba: خديجة عريب , (n. la 10-an de oktobro 1960 en Hedami, Maroko) estas nederlanda politikisto. Ŝi estas membro de la Laborista Partio (PvdA).
Khadija Arib | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1960 (64-jaraĝa) en Maroko |
Lingvoj | araba • Berbera lingvaro |
Loĝloko | Amsterdamo • Oude Noorden |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Maroko ![]() |
Alma mater | Universitato de Amsterdamo - sociologio (–1995) social academy (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Infanoj | Sabra Dahhan (en) ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto socia laboristo sociologo instruisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.tweedekamer.nl/kamerleden_en_commissies/alle_kamerleden/arib-k-pvda |
Arib naskiĝis proksime al Casablanca en Maroko. Ŝi migris al Nederlando kiam ŝi estis 15-jara. Ŝi studis sociologion ĉe la Universitato de Amsterdamo.
Kiel parlamentanino kun migrada fono ŝi fariĝis prezidanto de la Dua Ĉambro (la Ĉambro de Reprezentantoj en la nederlanda parlamento)[1][2]. En 2017 la feminisma revuo Opzij donis al ŝi la titolon de plej influa virino de Nederlando en la kategorio 'politiko'.
Khadija Arib estas la unua Prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj kun duobla civitaneco, la unua ina politikisto de afrika deveno kaj la unua kun islama fono[3].
En 2020 ŝi estis distingita kiel doktoro honoris causa de la Vrije Universiteit Amsterdam (Libera Universitato de Amsterdamo)[4].
Verkaro
redakti- nederlande Marokkaanse vrouwen in Nederland (Marokaj virinoj en Nederlando), 1992, ISBN 9789064732683.
- nederlande Couscous op zondag: een familiegeschiedenis (Kuskuso je dimanĉo: familia historio), 2009, ISBN 9789050189514.
- nederlande Allah heeft ons zo gemaakt: liefde tussen vrouwen (Alaho tiel kreis nin: amo inter virinoj), 2011, ISBN 9789460033339.
Referencoj
redakti- ↑ nederlande 'Aletta Jacobsprijs voor Tweede Kamervoorzitter Khadija Arib', NRC, la 28-an de septembro 2019
- ↑ france Judith Sinnige, "Khadija Arib, femme politique et “le summum de l’in"tégration” arĥivo, Courrier International, la 18-an de januaro 2016
- ↑ nederlande S. Rietbroek, 'Benoeming Arib is groot nieuws in Marokko', paĝo 9,Trouw, la 15-an de januaro 2016.
- ↑ angle "VU Amsterdam celebrates 140th anniversary and presents honorary doctorates Arkivigite je 2020-10-09 per la retarkivo Wayback Machine" arĥivo, www.vu.nl, la 1-an de oktobro 2020.