La tropika insulo Khao PhinganKo Phingan en la sudokcidento de Tajlando kun proksima pingla roko mondfamiĝis kiel "James-Bond-Insulo". La insulo kun verde plantokovritaj rokaj klifoj de pli ol 300 metroj, kiuj plenas je grotoj, apartenas al la nacia parko Phang Nga, en la oriento de la samnoma duoninsulo kaj provinco Phang Nga de Tajlando. La insulo samkiel la resta golfeto Phang Nga kun bizaraj kalkoŝtonaj rokoj kaj smaragde verda maro dum la lastaj 100 milionoj da jaroj formiĝis fare de venta kaj pluva erozio, per la mara fluo kaj per tektonikaj movoj inter la eŭrazia kaj la aŭstralia platoj. Rekte antaŭ la insulo situas neloĝata malvasta pingloroko kun la nomo Khao Tapu, kies formo aparte karakteriza.

Khao Phingan
insulo [+]

Koordinatoj8° 17′ N, 98° 30′ O (mapo)8.2753777898.50056111Koordinatoj: 8° 17′ N, 98° 30′ O (mapo)
HorzonoUTC+07:00 [+]

Khao Phingan (Tajlando)
Khao Phingan (Tajlando)
DEC
Khao Phingan
Khao Phingan
Map
Khao Phingan
Vikimedia Komunejo:  Khao Phing Kan [+]
vdr
la "James-Bond-roko" Khao Tapu meze antaŭ la insulo Khao Phingan

Dum la jaro 1974 la aktoro Roger Moore en la rolo de la brita sekreta agento James Bond en la kineja filmo "The Man with the Golden Gun" antaŭ la impona insula kuliso.

La insulo ĉe la okcidenta marbordo de Tajlando ne miksendas kun la pli granda insulo Phangan ĉe la orienta marbordo de Tajlando en la Golfo de Tajlando.