S-ino Khurelbaatar Tuul (1983, en Ulanbatoro, mongola ĉefurbo) estas Prezidanto de Mongola Esperanto-Societo. De sia infanaĝo ŝi konatiĝis kun Esperanto, dank' al sia avo Chimid Dogsuren (1934-2002), iama gvidanto de la mongola movado.

Khurelbaatar Tuul
Persona informo
Naskiĝo 1983
en Ulaanbaataro
Lingvoj mongolarusakoreaanglaEsperanto
Ŝtataneco Mongolio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kronologio redakti

  • 1992-2000, Elementa kaj meza lernejo: Mongola-Rusa komuna lernejo N3;
  • 2000-2002, Alta lernejo: La 78a Ulanbatora lernejo;
  • 2002-2006, Mongola Nacia Ŝtata Universitato, bakalaŭro pri mongola lingvo kaj literaturo (filologio);
  • 2006-2007, Barato, "British English Academy", kurso de angla lingvo;
  • 2007-2008, dungita oficisto en komerca kompanio;
  • 2009-2010, Koreio, "Korea Universitato" kaj "Daehan Universitatp", kursoj de korea lingvo;
  • 2011-2013, Koreio, "Daehan Universitato", magistro pri socia bonfaro.

Eksterlande, ŝi partoprenis la Komunan Kongreson de Japanio kaj Sud-Koreio en 2011, en Seongnam, Koreio inkluzive de la Komuna Seminario tie, kaj la 97an Universalan Kongreson en 2012, en Hanojo, Vjetnamio.

Ŝi parolas la mongolan, rusan, korean, anglan kaj Esperanton.

En 2017 ŝi laboris kiel oficisto en komerca kompanio en Ulanbatoro.