Kiŝangarh
Kiŝangarh (hindie किशनगढ़) estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Raĝastano, en distrikto de Aĝmer.
Kiŝangarh | |||
---|---|---|---|
urbo • setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 305801 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 34′ N, 74° 52′ O (mapo)26.57388888888974.866666666667Koordinatoj: 26° 34′ N, 74° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 433 m [+] | ||
Areo | 895,78 km² (89 578 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kishangarh [+] | |||
Demografio redakti
Kiŝangarh havis populacion de 206 342 en 2020 kun legopovo de 69%, pli alte ol la landaveraĝo.
Geografio redakti
Kiŝangarh situas 433 metrojn super la marnivelo en montaro. Distrikta sidejo Aĝmer troviĝas 27, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 100, Tonk (Raĝastano) 105, Sikar 117, Nagaŭr 130, Ĝodpur 186, tutlanda ĉefurbo Delhio 325 (voje 408), Mumbajo 874, Kolkato 1438 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Ŝtato Kiŝangarh estis fondita fare de princo de Ĝodpur en 1609, pli frue maharaĝo regis tie. Baldaŭ la ŝtato akceptis la islamon. Inter 1818 aj 1948 la britoj dominis, dum inter 1899-1900 granda malsatkatastrofo okazis.
Ekonomio redakti
Kiŝangarh estas ĉefurbo de marmoroj, ja dependas de la marmora produktado, 25 mil da marmorvendejoj. Proksime de la urbego estas granda ujo por teni la marmorŝlimon (ĝi estas forĵetaĵo).
Lingvoj redakti
En Kiŝangarh la oficiala lingvo estas la hindia.
Religioj redakti
La loĝantoj de Kiŝangarh őlejparte estas hinduoj.
Eduko redakti
Kiŝangarh estas hejmo de Centra Universitato de Raĝastano.
Klimato redakti
Kiŝangarh situas ĉe duonarida klimato. Jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 500 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-33 °C.
Trafiko redakti
Kiŝangarh havas trairan fervojan linion inter Aĝmer-Ĝodpur kaj 4 ĉefvojoj kuras al la urbego (el tio 2 eatas nacia aŭtovojo), krome kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝajpuro.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans