Kiam mi estis knabeto

infanlibro de Erich Kästner

Als ich ein kleiner Junge war (laŭvorte: Kiam mi estis knabeto) estas membiografia porinfana libro de Erich Kästner aperinte en 1957.

Als ich ein kleiner Junge war
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Erich Kästner
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1957
Ĝenro aŭtobiografio
vdr

Enhavo redakti

 
Naskiĝdomo de Erich Kästner ĉe Königsbrücker Straße 66 en Dresdeno

Erich Kästner rakontas, komencante per la geavoj, la historion de sia familio kaj de siaj junulaj jaroj pasigitaj en Dresdeno. Lia celgrupo estas eksplicite infanoj, kiujn li alparolas en la kuro de la rakonto, ofte per "karaj infanoj/liebe Kinder". Li rakonte plejfoje sekvas kronologion elektante ĉiam diversajn travivaĵojn kaj aspektojn de sia vivo ŝajnantaj taŭgegaj. Ĉar ne ĉio kion infanoj travivas taŭgas por legado (el la antaŭparolo libra). Finiĝas la rakonto ĉe la eksplodo de la Unua mondmilito kiun Kästner havanta tiam 15 jarojn konsideris la fino de la propra junuleco.

Referencoj al aliaj libroj redakti

En tiu ĉi libro klaras ke ankaŭ aliaj libroj de Kästner havas parte gravegajn membiografiajn trajtojn. Ekzemple kaj Anton el Pünktchen und Anton kaj Emil el Emil und die Detektive similan rilaton jepatrinan havas kiel iam Kästner. Ankaŭ lia patrino, ne nur la patrino de la fikcia Emilo, posedis frizejon. La kutimon de la patrino sekvi lin kaŝe dum la vojo lernejen (por esti certa ke la filo atingus la lernejon sendomaĝe) Erich Kästner libre ankaŭ reprenis: en la historio Frau Hebestreit spioniert kiu aperis en 1962 ĉe Das Schwein beim Friseur. Lia tempo de lerneja internulo prilaboratas i.a. en la libro Das fliegende Klassenzimmer. Ankaŭ la nomoj de liaj romanaj figuroj parte prunteprenitis de personoj elinfanecaj. Ekzemple Gustav, unu ĉefa figuro el Emil und die Detektive, estis la nomo de unu lia plej bona amiko el infanaj tagoj. Lia bazlerneja instruisto Herr Bremser rolas kiel la klasĉeflernigisto de Anton en la romano Pünktchen und Anton.

Publikighistorio redakti

La unuan eldonon ilustris Horst Lemke, kiu publikigitis en 1957 ĉe la eldonejo Atrium. Post multaj eldonoj ĝi aperas nuntempe ĉe la eldonejo Cecilie Dressler. Ĉe Atrium aperis ankaŭ sonlibra versio de Walter Sittler. Dua tia versio kun Martin Held, Stephan Chrzescinski kaj Eva Brumby aperis ĉe Oetinger Audio.

Eldonoj redakti

  • Kästner für Kinder, Büchergilde Gutenberg, Lizenzausgabe des Atrium Verlags Zürich 1985, ISBN 3-7632-3109-9, Band 1, p. 449–597
  • Als ich ein kleiner Junge war, Deutscher Taschenbuch Verlag, München 2003, ISBN 3-4231-3086-5

Bibliografio redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Als ich ein kleiner Junge war en la germana Vikipedio.