Kiburgo ZH

Kiburgo
Blazono de Kiburgo
Komunumo kaj Kastelo Kiburgo
Kantono Zuriko
Distrikto Pfäffikon
Koordinatoj  47° 27′ 29″ N 8° 44′ 42″ O / 47.45806 °N, 8.74500 °O / 47.45806; 8.74500 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 29″ N 8° 44′ 42″ O / 47.45806 °N, 8.74500 °O / 47.45806; 8.74500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 400
Areo 7,58 km²
Alteco 640 m super marnivelo
Poŝtkodo 8314
Komunumkodo 0175
Mapo de Kiburgo
Information icon.svg
vdr

Pri la komunumoRedakti

Kiburgo estas komunumo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 400 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

GeografioRedakti

Kiburgo situas sur Molasomonteto 5 km sude de Vinterturo. De Kiburgo oni havas belan vidon al la urbo Vinterturo kaj ĝia regiono.

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Kiburgo limas en nordo al Vinterturo, en nordoriento al Zell, en sudoriento al Weisslingen, kaj en sukokcidento kaj okcidento al Illnau-Effretikon.

TrafikoRedakti

Kiburgo estas atingebla per poŝtaŭtobuso, kiu apartenas al reto de la Zurika Trafik-Unio de la stacidomo de Effretikon en kvaronhoro. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 3 kilometrojn nordokcidente proksime de Effretikon.

HistorioRedakti

Unua mencio de la setlejo Kiburgo datiĝas el la jaroj 1262 ĝis 1264. La historio de la komunumo estas forte ligita kun tiu de la samnoma kastelo, kies unua mencio datiĝas el la jaro 1027 kiel Chuigeburch. Kiam en la jaro 1273 Rudolfo la 1-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio dum pluraj jaro la kastelo Kiburgo estis lia ĉefrezidenco, kie estis konservitaj la simboloj de la imperio. Dum tiu tempo Kiburgo estis kvazaŭ la centro de la giganta habsburga imperio. En la jaro 1337 Kiburgo ricevis la privilegion de impoŝtolibereco kaj la kiburganoj havis nur limigitan armeservodevon, en la jaro 1370 la loko ricevis merkatorajton. En la jaro 1424 la malalta jurisdikcio falis al la urbo Zuriko kaj 1452 ankaŭ la supera, ĉar la Habsburgoj pro monomanko post la Malnova Zurika Milito bezonis monon. [1]

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Ueli Müller: Kiburgo en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-06)

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Kiburgo ZH