Kidapavan, - tagaloge Lungsod ng Kidapavan - estas kvinaklasa komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Soccsksargen, kie estas la ĉefurbo de provinco Kotabato. La loknomo venis de la vortoj tida, kio signifas "fonto", kaj paŭan, kio signifas "altebenaĵo". Kidapavan havas 40 distriktojn.

Larĝa panoramo pri monumento en Kidapavan
Larĝa panoramo pri monumento en Kidapavan
Kidapavan
component city • urbego
Devizo: Nakapangyayari ang Sambayanan
Administrado
Poŝtkodo 9400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 160 791  (2020) [+]
Loĝdenso 449 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 0′ N, 125° 5′ O (mapo)7.00833125.08944Koordinatoj: 7° 0′ N, 125° 5′ O (mapo) [+]
Alto 491 m [+]
Areo 358,47 km² (35 847 ha) [+]
Kidapavan (Filipinoj)
Kidapavan (Filipinoj)
DEC
Kidapavan
Kidapavan
Situo de Kidapavan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kidapawan [+]
vdr
Dosiero:Kidapawan skyline.jpg
Aerfoto pri Kidapavan

Geografio redakti

Kidapavan situas je la piedo de Monto Apo (la plej alta monto de la lando) laŭ rivero[1]. Digos troviĝas 44, Dabao 58, regiona ĉefurbo Koronadalo 64, Kotabato (urbo) 93, General Santos 102, Cebuurbo 387, Puerto Princesa 760, ĉefurbo Manilo 952, Kezonurbo 957, Tuguegarao 1233 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

La nuna Kidapavan origine estis indiĝena vilaĝo, baldaŭ islamanoj kaj hispanoj alvenis. La oficiala fondo okazis en 1740. En unua duono de la 20-a jarcento Usono dominis, tiam en 1914 okazis la oficiala fondo. Inter 1942-1945 la japanoj regis. Kidapavan estis deklarita aparta municipo en 1947 kaj provinca ĉefurbo en 1973. En la malfruaj 1990-aj jaroj Kidapavan atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil) kaj en 1998 ricevis la titolon sendependa komponenta urbo laŭ la filipina kriterio.

 
Aleo en Kidapavan

Ekonomio redakti

Kidapavan estas agrikultura, industria kaj komerca naboj de la provinco. La loĝantoj okupiĝas pri plantado de floroj (rozoj, anturioj kaj orkideoj), produktado de fruktoj (bananoj), kaŭĉukojn, maizojn, rizojn, kokosojn, legomojn.

Eduko redakti

En Kidapavan kampuso, akademio kaj kolegioj estas la plej altaj edukejoj.

Trafiko redakti

Kidapavan havas trairan ĉefvojon, krome malpli gravan vojon. En la urbo motortricikloj, busetoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Dabao.

Klimato redakti

Kidapavan situas en la ekvatora klimato kaj kuŝas ekster la tifonzono kun milda klimato per malsekaj kaj sekaj sezonoj. Jare pluvas po 918 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-29 °C. La plej malvarmaj monatoj estas decembro kaj januaro, la plej varmaj aprilo kaj majo. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Kidapavan estas populara celloko de malfrua oktobro ĝis decembro kaj en la somero, kiam miloj da turistoj surgrimpas la plej altan monton de la lando.

Fontoj redakti

  • WikiTrans