Malfermi la ĉefan menuon

Kikuĉi Kan

japana verkisto
portreta foto

Hiroshi KIKUCHIHiroŝi KIKUĈI (菊池 寛, Kikuchi Hiroshi, naskiĝis la 26-an de decembro 1888, mortis la 6-an de marto 1948), konata per sia plumnomo Kikuĉi Kan (kiu uzas la saman kanĵion kiel lia reala nomo), estis japana aŭtoro naskiĝinta en la urbo Takamacu, gubernio Kagaŭa, Japanio. Li establis la eldonejon Bungeishunjū, monatan revuon de sama nomo, la Asocion de Japanaj Verkistoj kaj ambaŭ la premiojn Akutagaŭa kaj Naoki por populara literaturo. Dum la periodo de la Mejĝi-reformo, lia ĉefa fokuso estis precize portreti la malfacilaĵojn de la ĉiutaga vivo de la simpla popolo. Li estis unu el la gvidaj dramistoj dum tiu periodo. En 1920, lia sukceso estis pli rekonita de la publiko post la sukceso de unu el liaj romanoj, Shinju FujinŜinĝu Fuĝin (真珠 夫人, sinjorino Perlo). Li ankaŭ estis la kapo de la filmprodukta firmao Daiei (la nuntempa firmao Kadokawa). Li estas konata esti avida ludanto de Maĝango.

En Esperanto aperisRedakti

  • La konduto de Grandsinjoro Tadanao kaj Balotado (origine japane), en traduko de Ujeki Ŝiger, Tokio: Zamenhof-klubo, 1981