La kila golfo (germane Kieler Bucht, dane Kiel Bugt) estas golfo de la Balta Maro, en kies centra parto, konsiderante la golfan marbordon al la eŭropa kontinento, la kila fjordo (germane Kieler Förde) kvazaŭ entranĉite en la kontinenton gvidas al la urbo Kilo (germane Kiel). En okcidento kaj sudo ĝi limiĝas per la marbordo de Ŝlesvigo-Holstinio, en sudoriento de la germania insulo Fehmarn kaj en nordo de la sudaj bordoj de la daniaj insuloj Als, Ærø kaj Langeland. En sia nordokcidento, en la flensburga fjordo (germane Flensburger Förde, dane Flensborg Fjord) situas la limo inter Germanio kaj Danio. La kila golfo havas pliajn golfojn kaj fjordojn, kiel Schlei, Eckernförder Bucht kaj Hohwachter Bucht.

Kila golfo
golfeto • golfeto [+]

AkvejoBalta Maro
Koordinatoj54° 31′ 12″ N, 10° 24′ 24″ O (mapo)54.5210.406666666667Koordinatoj: 54° 31′ 12″ N, 10° 24′ 24″ O (mapo)

Kila golfo (Balta maro)
Kila golfo (Balta maro)
DEC
Kila golfo
Kila golfo

Kila golfo (Ŝlesvig-Holstinio)
Kila golfo (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Kila golfo
Kila golfo

Kila golfo (Germanio)
Kila golfo (Germanio)
DEC
Kila golfo
Kila golfo
Map
Kila golfo
Vikimedia Komunejo:  Bay of Kiel [+]
vdr
la kila golfo vidata de sudoriento el la kosmo

La kila golfo per la Fehmarn-Markolo inter la insuloj Fehmarn kaj Lolland kaj la markoleto Fehmarnsund (dane Femernsund) Fehmarn kaj la kontinento sudokcidente estas ligata al la meklenburga golfo, aparte al ties sudokcidente parto, nomata lubeka golfo.