La kilo estas la plej grava, mezŝipe instalita, malsupra trabego de ŝipoboato. Ĝi iras de la antaŭa (pruo) ĝis la posta (poŭpo) parto de ŝipo kaj sur kiu sin apogas la tuta ĉarpentaĵo. La kilo estas kvazaŭe la spino de la ŝipo. Krom apogigi la ŝipotrunkan ĉarpentaĵon, ĝi havas la funkcion malplialtigi la gravitocentron de la ŝipo, por ke ĝi estu pli stabila en la akvo - kilo do malpliigas la ŝanceliĝon de la ŝipo kaj rezulte malhelpas sinkadon, sed ĝi aliflanke igas la ŝipon pli peza kaj malpli rapida. Ĉe modernaj velboatoj, kiuj principe estas laŭeble malpezaj por esti rapidaj, sed rezulte ankaŭ tre ŝanceliĝemas, oni aldonas plian pezon meze sub la ŝipotrunko, kiu tiam konsideriĝas parto de la kilo.

Al la kilo estas jam aldonitaj la unuaj bretoj (konstruo de norda longŝipo en Roskilde)

Kontraste al tio, stabiligilo de velboato estas malpeza kaj ofte movebla breto el ŝtalo, lignovitrofibro-fortigita plasto sub la ŝipa trunko, instalita paralele al la veturdirekto, kiu malhelpas flankenpuŝiĝon per la vento, kaj do stabiligas la ŝipan direkton. Ekzistas kombinoj el la du funkcioj, nomeblaj "moveblaj kiloj" aŭ "stabiligilo-kiloj", kiuj kaj atentas pri aparta pezo kaj pri stabiligo de la vojdirekto, kaj estas moveblaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fotoj pri instalo kaj uzo de "movebla kilo" Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine