Kimĉio

korea spica legomplado

Kimĉio[1] (koree: 김치, Gimchi) estas koredevena fermentigita vegetaĵa plado, kiu kutime baziĝas sur la brasiko.

Kimĉio
Korea alfabeto 김치
Norma transskribo
(ekde 2000)
Gimchi
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Kimch'i
Esperanta transskribo Kimĉi
vdr

Pekina brasiko, rafano, ajlo, kapsiko, papriko, poreo, fermentita salikoko, zingibro, salo, kaj sukero estas kutimaj ingrediencoj. Estas variantoj, inkluzive de kaktugio, bazita sur rafano, kaj kiu ne enhavas brasikon, kaj oisobagio, kimĉio kun farĉita kukumo. Kaetnipo, aŭ sezamfolia kimĉio, havas tavolojn da sezamfolioj, marinitaj en sojsaŭco, piproj, ajlo, verdaj cepoj, kaj aliaj spicoj.

Laktobaciloj estas tre implikitaj en la fermentiĝo de kimĉio, kio rezultigas pli altan enhavon da laktoacido ol en jogurto.

Oni diras, ke la vorto gimchi antaŭe prononciĝis koree chim-chae (kore-alfabete: 침채; ĉin-skribe: 沈菜), kiu signifas "trempiĝita vegetaĵo".

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti