KIM Ĝong-nam (koree 김정남) (naskiĝis la  10-an de majo 1971(nun 1971-05-10), mortis la 13-an de februaro 2017) estis la plej aĝa filo de Kim Ĝong-il, la antaŭa estro de Nord-Koreio.

Kim Ĝong-nam
Persona informo
김정남
Naskiĝo 10-an de majo 1971 (1971-05-10)
en Pjongjango
Morto 13-an de februaro 2017 (2017-02-13) (45-jaraĝa)
en Sepang, Kuala-Lumpuro
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per venenado vd
Lingvoj korea vd
Loĝloko PjongjangoMakao vd
Ŝtataneco Nord-Koreio vd
Alma mater Universitato Kim Il-sung vd
Partio Korea Laborista Partio vd
Familio
Patro Kim Ĝong-il vd
Patrino Song Hye-rim vd
Gefratoj Kim Ĝong-un • Kim Jong-chul • Kim Sul-song • Kim Jo-ĝong vd
Edz(in)o Lee Hye-kyung • Shin Jong-hui • Myung-ra vd
Infanoj Kim Han-sol • Kim Sol-hui • Kim Kum-sol • Kim Hyun-kyung vd
Profesio
Alia nomo Pang Xiong vd
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li provis eniri Japanion uzante falsan pasporton en majo 2001. Tio estis por viziti Disneyland-on en Tokio. Tio kaŭzis la malaprobon de lia patro.[1] La pli juna duon-frato de Kim Ĝong-nam, Kim Ĝong-un estis farita heredanto en septembro 2010.[2]

En junio 2010, Kim Ĝong-nam donis mallongan intervjuon al Associated Press en Makao.[3] Li diris al la ĵurnalisto ke li havis "neniun planon" por dizerti al Eŭropo. La gazetaro antaŭnelonge diris tion.[3] Kim Ĝong-nam vivis en apartamento en Insulo Coloane en la suda pinto de Makao ĝis 2007.[4] Anonima sudkorea oficialulo raportis en oktobro 2010 ke Ĝong-nam ne vivis en Makao jam de "monatoj", kaj nun iras inter Ĉinio kaj "alia lando".[4]

Kiam lia patro mortis, Kim Ĝong-nam ne ĉeestis la funebron. Tio estis por ĉesigi rumorojn pri sukcedo.[5]

Li mortis la 13-an de februaro 2017 (45‑jara). Li estis murdita per pikoj de venenitaj kudriloj en Internacia Flughaveno de Kuala-Lumpuro, Malajzio.[6]

Privata vivo redakti

La sudkorea ĵurnalo The Chosun Ilbo diris ke Kim Ĝong-nam havas du edzinojn, almenaŭ unu amantinon, kaj plurajn infanojn.[4] Lia unua edzino Shin Jong-hui (naskiĝinta ĉirkaŭ 1980) kaj ilia filo Kum-sol (naskiĝinta ĉirkaŭ 1996) vivas en domo nomita Dragon Villa en la norda suburbo de Pekino.[4] Lia dua edzino Lee Hye-kyong (naskiĝinta ĉirkaŭ 1970), ilia filo Han-sol (naskiĝinta ĉirkaŭ 1995) kaj ilia filino Sol-hui (naskiĝinta ĉirkaŭ 1998) vivas en apartamento en Makao.[4] La amantino de Ĝong-nam, antaŭa stevardino de Air Koryo So Yong-la (naskiĝinta ĉirkaŭ 1980), ankaŭ vivas en Makao.[4]

La amaskomunikiloj ofte donas atenton al Ĝong-nam pro lia ludmanio kaj ekstravaganca elspezado.[7]

Referencoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kim Jong-nam en la baza angla Vikipedio.