Kimberley estas grandurbo en Sud-Afriko. Ĝi estas ĉefurbo de provinco Norda Kablando, krome anglikana kaj romkatolika diocezoj.

Kimberley
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 8301 • 8300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 225 160  (2011) [+]
Loĝdenso 2 491 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 44′ S, 24° 46′ O (mapo)-28.73833333333324.763888888889Koordinatoj: 28° 44′ S, 24° 46′ O (mapo) [+]
Alto 1 184 m [+]
Areo 90,4 km² (9 040 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kimberley (Sud-Afriko)
Kimberley (Sud-Afriko)
DEC
Kimberley
Kimberley
Situo de Kimberley

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kimberley (South Africa) [+]
vdr
Mapo de Sud-Afriko, kie Kimberley situas meze

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kimberley situas sur altebenaĵo en mezo de la lando. Bloemfontein troviĝas 146, Welkom 210, Johanesburgo 432, Pretorio 480, Port Elizabeth 587, Durbano 619, Richards Bay 715, Kaburbo 834 km.

 
Granda mineja kavo nomata Granda Truo en Kimberley

Historio redakti

En 1866 iu trovis en tiu loko brilan ŝtoneton (=diamanton). En 1871 kuiristo trovis pli grandan diamanton. Evidentiĝis, ke la loko estas trovejo de diamantoj, venis multe da homoj. Estis disputo pri la regiono, fine britoj akiris ĝin, kiel nova kolonio. La minejo havis la nomon New Rush, nederlande Vooruitzigt, fine pri ministro Lord Kimberley. En 1899 la buroj ne povis okupi la urbon. La plej granda minejo funkciis ĝis 1914.

Trafiko redakti

Kimberley havas flughavenon, kiu estas la plej malnova en la lando. La urbo estas grava fervoja nodo. Linioj kuras al Kaburbo, Bocvano, Bloemfontein kaj okcidenta landparto. La centra ĉefa trafikvojo Kaburbo-Pretorio tuŝas la urbon, krome estas ĉefvojo al Bloemfontein.

 
Muzeo McGregor en Kimberley
 
Monumento de la 1-a mondmilito en Kimberley
 
Monumento pri sieĝo de Kimberley

Klimato redakti

Kimberley havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 11-26 °C. Inter novembro-februaro la temperaturo foje atingas 40 °C. Inter majo-oktobro foje frostas. Jare pluvas po 414 mm. La pluvo en februaro kulminas. Inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

  Arnhem, Nederlando

Fontoj redakti