Kinŝaso

ĉefurbo kaj urba provinco de la Demokratia Respubliko Kongo
(Alidirektita el Kinŝasa)

Kinŝaso estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la Demokratia Respubliko Kongo kaj havenurbo. Iam nur loko de vilaĝoj de fiŝkaptistoj, Kinŝaso estas nune urba areo kun loĝantaro (2018) de ĉirkaŭ 13 milionoj da personoj.[1] Ĝi havas la rangon de provinco. Ĉar la administraj limoj de la urbo-provinco kovras ampleksan areon, ĉirkaŭ 90% de la urbo-provinca tero estas rura laŭnature, kaj la urba areo okupas nur malgrandan sekcion en plej okcidenta pinto de la urbo-provinco.[2] Loĝanto de Kinŝaso estas nomata Kinois [kinuA].

Kinŝaso
(Léopoldville)
angle: Kinshasa
urbo
Kinshasa Congo.jpg
Vido al Kinŝaso kun rivero Kongo en fono
Kinshasa Flag.svg
Flago
Kromnomo: Kin la bela
Lando Demokratia Respubliko Kongo Demokratia Respubliko Kongo
Provinco Provinco Kinŝaso
Historia regiono Francia Kongo
Rivero Kongo
Situo Kinŝaso
 - alteco 240 m s. m.
 - koordinatoj 04° 19′ 30″ S 15° 19′ 20″ O / 4.32500 °S, 15.32222 °O / -4.32500; 15.32222 (mapo)
Areo 9 965 km² (996 500 ha)
Loĝantaro 13 251 000 (2018)
Denseco 1 330 loĝ./km²
Fondo 1889
 - fondinto Henry Morton Stanley
 - nomita laŭ Leopoldo la 2-a belga reĝo
guberniestro André Kimbuta
Horzono GMT (UTC+2)
Telefona antaŭkodo 234 + 12
Kunurbejo Brazavilo
Situo enkadre de Kongo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Kongo
Situo enkadre de Afriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Afriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kinshasa
Retpaĝo: kinshasa.cd
Vido en Kinŝaso
Universitato de Kinŝaso
Interna urboparto de Kinŝaso

Ĝi havis 9 milionojn da loĝantoj, la aglomeraĵo 9,3 milionojn (taksoj respektiva je 2006-01-01), kaj tial ĝi estas la tria plej granda metropola regiono en Afriko post Kairo kaj Lagoso.[1] Ĝi estas ankaŭ la dua plej granda urba areo de "Franclingvio" en la mondo post Parizo; la franca estas la lingvo de regado, lernejoj, gazetaro, publikaj servoj kaj alta komerco en la urbo, dum lingala estas uzata kiel lingvafrankao surstrate.[3] Se pluas la demografiaj tendencoj, Kinŝaso preterpasos Parizon laŭ loĝantaro ĉirkaŭ 2020.[4] Kinshasa gastigis la 14an Pintokunvenon de la Internacia Organizo de la Franclingvio en oktobro 2012.[5]

GeografioRedakti

 
Mapo de Kinŝaso, 2001.

Kinŝaso situas ĉe rivero Kongo, aliflanke de Brazavilo, sudokcidente de la Larĝiĝo Malebo kaj la insulo Mbamu. Ili estas duoblaj urboj. Tio estas la nura loko en la mondo, kie du ĉefurboj frontas kontraŭ unu la alia kaj en vido de unu la alian sur kontraŭaj bordoj de rivero.

 
Satelita vido de Malebo ĉe la rivero Kongo kun Kinŝaso (sude ĉe la maldekstra kunfluejo) kaj antaŭ Brazzaville (norde samloke)

Kinŝaso estas urbo de akraj kontrastoj, kun aktivaj rezidejaj kaj komercaj areoj kaj tri universitatoj kune de troloĝataj ĉirkaŭurboj. Ĝi situantas laŭlonge de la suda bordo de la rivero Kongo, rekte antaŭ la urbo Brazzaville, ĉefurbo de la Respubliko Kongo.

La rivero Kongo estas la dua plej longa rivero en Afriko post la Nilo, kaj havas en la kontinento la plej grandan akvokvanton. Kiel akvovojo ĝi havigas rimedojn de transporto por multe de la Konga baseno, estante navigebla dum grandaj riverareoj inter Kinŝaso kaj Kisangani, kaj ankaŭ multaj el ties alfluantoj estas navigeblaj. La riveroe estas grava fonto de hidroelektra energio, kaj malsupre de Kinŝaso ĝi havas la eblon generi energion ekvivalentan al la uzado de ĉirkaŭ duono de la loĝantaro de tuta Afriko.[6]

HistorioRedakti

 
Henry Morton Stanley, fondinto de la urbo.
 
Vido de la stacio kaj haveno de Léopoldville (1884)

La urbo estis fondita en 1881 de Henry Morton Stanley, kiu nomis ĝin Léopoldville, laŭ Leopoldo la 2-a de Belgio, kiu dekretis la regionon sia privata posedaĵo kaj regis ĝin kruele. La urbo prosperis pro apudrivera haveno. En 1898 ankaŭ la fervojo helpis la evoluon. Fakte la poŝta stacio floris kiel unua navigebla haveno ĉe la rivero Kongo trans la Akvofaloj Livingstone, nome serio de rapidfluejoj ĉe 300 km sub Leopoldville. Dekomence ĉiuj varoj alvenantaj el maro aŭ senditaj tramare devis esti portitaj de portistoj inter Léopoldville kaj Matadi, la haveno malsupre de la rapidejoj kaj je 150 km el la marbordo. La kompletigo de la fervojo Matadi-Kinŝaso en 1898 havigis alternativan vojon ĉirkaŭ la rapidejoj kaj eksplodigis la rapidan disvolvigon de Léopoldville.

Ekde 1920 Léopoldville iĝis ĉefurbo de la Belgia Kongo, anstataŭante la urbon Boma en la estuaro de la rivero Kongo. En 1966 Mobutu Sese Seko ŝanĝis la nomon ene de sia afrikiga politiko, uzante la nomon de loka tribo Kinĉaso kiu iam loĝis tie. En tiu epoko la urbo kreskiĝis pro alveno de enmigrintoj kiuj serĉis pli bonan vivniveon aŭ fuĝis el etnaj militoj. Tio neeviteble ŝanĝis la tradician etnan kaj lingvan komponojn de la urbo. Kvankam ĝi estas situanta sur teritorio kiu tradicie apartenas al popoloj de Batekeoj kaj Bahumbuoj, la lingvafrankao inter afriklingvanoj en Kinŝaso estas la lingala dum la administra kaj ĉefa verkita lingvo estas franca. Kinŝaso ege suferis pro la troe persona politiko de Mobutu, amaskoruptado, nepotismo kaj enlanda milito kiu kondukis al lia falo. Tamen la urbo daŭre evoluis kaj iĝis kultura kaj intelekta centro de Meza Afriko (kun grava komunumo de muzikistoj kaj artistoj) kaj ankaŭ industria centro, kiu procezas multajn el la naturaj produktoj alportitaj el la interno. La urbo ĵus suferis tumultajn de soldatoj kiuj protestis kontraŭ nericevo de siaj salajroj.

KlimatoRedakti

Kinŝaso havas tropikan klimaton. La pluva sezono estas longa kaj daŭras inter oktobro-majo. La seka vetero daŭras inter junio-septembro. Inter la temperaturoj ne estas grandaj diferencoj. Jare pluvas po 1358 mm.

AdministradoRedakti

 
Bulvardo 30a de Junio en urbocentra Kinŝaso

Kinŝaso estas kaj urbo (ville en franca) kaj provinco (province en franca), unu el la 26 provincoj de la Demokratia Respubliko Kongo. Ties statuso estas simila al tiu de Parizo kiu estas kaj urbo kaj unu el la 101 departementoj de Francio. La Demokratia Respubliko Kongo estas dividita en 25 regionoj krom la ĉefurbo.[7]

Administra dividoRedakti

La ville-province Kinŝaso estas dividita en kvar distriktoj kiuj estas siavice dividitaj en 24 komunumoj (municipoj).[2]

Bandalungwa Barumbu Kisenso (Kinsenso) Kimbanseke
Bumbu Gombe (La Gombe) Lemba Maluku
Kalamu Kinŝaso Limete Masina
Kasa-Vubu Kintambo Matete Ndjili (N'Djili)
Makala Lingwala Ngaba Nsele (N'Sele)
Ngiri-Ngiri Mont Ngafula
Selembao Ngaliema

DemografioRedakti

Evoluo de la loĝantaro de Kinŝaso
Jaro Loĝantoj
1920* 1.600
1936 40.300
1938 35.900
1939 42.000
1947 126.100
1957 299.800
1959 402.500
1967 901.520
1968 1.052.500
Jaro Loĝantoj
1970 1.323.039
1974 1.990.700
1976 2.443.900
1984 2.664.309
1991 3.804.000
1994 4.655.313
2003 6.786.000
2005 7.500.000
2015 est. 12.000.000
Fonto: Populstat, World Gazetteer
(*) oni enkalkulis nur la komunumojn kiuj apartenis tiam al Leopoldville

En 1945, ĉefurbo de Belgia Kongo, Leopoldville havis ĉirkaŭ 100.000 loĝantojn. Post la sendependiĝo de la lando, en 1960, tiu cifero altiĝis al ĉirkaŭ 400.000 personoj, kaj jam estis la ĉefa urbo de Centra Afriko. Post dekkvin jaroj, post la renomigo de la urbo kiel Kinŝaso en 1966, ties loĝantaro jam estis atinginta ciferon kiu ĉirkaŭis du milionojn da loĝantoj. La urbo kreskis konsiderinde, el duonmiliono da loĝantoj fine de la 1960-aj jaroj al 4.787.000 en 1998. La lastaj ĉirkaŭkalkuloj de 2005 montras ciferon ĉirkaŭ 7.500.000 loĝantoj. Laŭ tiuj kalkuloj la urbo povus superi la 10 milionojn da loĝantoj en 2015, situante inter la 30 plej grandaj urboj de la mondo. Laŭ la Monda Banko, la volumeno de ĝiaj dungoj kreitaj eksterleĝe estas senegala en la resto de urbaj zonoj de Afriko, kun 95% (kompare al 45 kaj 50% de urboj kiaj FritaŭnoVagaduguo).

Laŭ studo de la Reto de edukistoj de infanoj kaj junuloj surstrataj (Réseaux des éducateurs des enfants et jeunes de la rue, REEJER) prilaborita en 2006, 13.877 geinfanoj loĝis kaj laboris surstrate en Kinŝaso, ĉefe en la komunumoj Masina, Kimbanseke kaj Limete.

EkonomioRedakti

 
Kompanio Marsavco.
 
Kinŝaso en 2013.

Grandaj kompanioj kiel Marsavco S.A., All Pack Industries kaj Angel Cosmetics havas sidejojn en la urbocentro (Gombe) en Kinŝaso.

Estas multaj aliaj industrioj kaj ekonomiaj sektoroj, kiel la Trust Merchant Bank, situaj en la kerno de la urbo. Manĝoprocezado estas grava industria sektoro, kaj ankaŭ konstruado kaj aliaj ekonomiaj sektoroj de servoj ludas gravan rolon en la ĝenerala ekonomio de la areo.[8]

Kvankam hejmo nur de 13% el la loĝantaro de la lando, Kinŝaso tenas 85% el la tuta ekonomio de la Demokratia Respubliko Kongo mezurita per la MEP.[9] Esplorado de 2004 trovis 70% el la loĝantoj laborantaj neformale, 17% en la publika sektoro, 9% en la formala privata sektoro, kaj 3% en aliaj postenoj, el totalaj 976 000 laboristoj. Plej parto de novaj laborpostenoj estas klasitaj kiel neformalaj.[10]

Ĉinio ludis tre gravan rolon en la disvolvigo de la Demokratia Respubliko Kongo ekde la 1970-aj jaroj, kiam la ĉinoj financis la konstruadon de la Palaco de la Popolo kaj apogis la registaron kontraŭ la ribeluloj en la milito de la Provinco Katanga. En 2007–2008 Ĉinio kaj Kongo subskribis interkonsenton por totalo de 8.5 mil milionoj da usonaj dolaroj en pruntoj por disvolvigo de infrastrukturo.[11] Ĉinaj entreprenistoj estas akirantaj pli kaj pli grandan parton de la lokaj bazarlokoj en Kinŝaso, anstataŭante en la procezo iamajn sukcesajn komercistojn el Kongo, Okcidenta Afriko, Barato, kaj Libano.[12]

La averaĝa familia elspezo en 2005 estis la ekvivalento de 2 150 usonaj dolaroj, kio estas 1 usona dolaro por tago kaj por persono. La averaĝa familia elspezo estis 1 555, 66 centonojn por persono por tago. Inter malriĉuloj, pli ol duono de tiu elspezo iris al manĝo, speciale al pano kaj cerealo.[10]

TransportoRedakti

La urbo-provinco havas 5000 km de ŝoseoj, sed nur 10% el kiuj estas pavimitaj. La Bulvardo de la 30a de Junio ligigas la ĉefajn areojn de la centra distrikto de la urbo. Ankaŭ aliaj ŝoseoj konverĝas en Gombe. La orient-okcidentena ŝosereto liganta la plej distajn kvartalojn estas malforta kaj tiele transiri tra multo el la urbo estas malfacila.[10] La kvalito de la ŝoseoj estis iomete plibonigita, disvolvigita parte pere de monpruntoj el Ĉinio, ekde 2000.[13]

La publika buskompanio por Kinŝaso, kreita en 2003, estas Transco (Transport au Congo).[14]

Kelkaj kompanioj funkciigas registritajn taksiojn kaj taksi-busojn, identigeble per flava koloro.

AertransportoRedakti

La urbo havas du flughavenojn: la Flughaveno Ndjili (FIH) estas la ĉefa flughaveno kun konektoj al aliaj afrikaj landoj same kiel al Istanbulo, Bruselo, Parizo kaj al kelkaj aliaj destinoj. La Flughaveno N'Dolo, situa pli proksime al la urbocentro, estas uzata por enlandaj flugoj nur per malgranda turbopropelitaj aviadiloj. Kelkaj internaciaj flugkompanioj servas en Flughaveno Ndjili kiel Kenya Airways, South African Airways, Ethiopian Airlines, Brussels Airlines, Air France kaj Turkish Airlines. Averaĝo de dek internaciaj flugoj eliras ĉiutage el la Flughaveno Ndjili.[15] Malgradna nombro de flugkompanioj havigas enlandajn servojn el Kinŝaso, por ekzemplo Congo Airways kaj flyCAA (Compagnie Africaine d'Aviation). Ambaŭ proponas laŭhorarajn flugojn el Kinŝaso al limigita nombro de urboj ene de la DR Kongo.[16]

FervojoRedakti

 
Memoriga murpentraĵo en la trajnstacio de Kinŝaso rememoranta pri tiuj kiuj mortis dum la konstruado de la fervojo.

La Fervojo Matadi–Kinŝaso konektas Kinŝason kun Matadi, nome haveno de Kongo al la Atlantiko. La linio remalfermiĝis en Septembro 2015 post ĉirkaŭ unu jardeko sen regula servado. Estas intermita servado, kun malbonaj sekurecaj registroj.

Laŭ la Komerca Korporacio de Transporto kaj Havenoj (SCTP), la Fervojo Matadi–Kinŝaso (CFMK) havas la plej altan kvanton de transporto de varoj de importado, nome 8 746 tunoj en Januaro, 11 318 tunoj en Februaro, 10 032 tunoj en Marto, 7 244 tunoj en Aprilo, 5 024 tunoj en Marto kaj 7 745 tunoj en Junio. La ĉiumonata tunaro de eksportitaj varoj atingis nur 1 000 tunojn en la monato de Marto 2018. En Januaro ĉirkaŭ 284 tunoj de varoj estis eksportitaj el la havenoj de Boma kaj Matadi, tra la fervojo, kaj 711 tunoj en Februaro, poste 1 058 tunoj en Marto, 684 tunoj en Aprilo, 818 tunoj en Majo kaj 853 tunoj en Junio.

La monata statistiko por pasaĝera trafiko estas la jena: 2 294 personoj en Januaro, 1 836 en Februaro, 2065 en Marto, 2 660 en Aprilo, 1 952 en Majo kaj 2 660 en Junio.

La linio kiu konektas la havenon de Matadi al Kinŝaso estas 366 km longa. Tiu fervojo apartenas fakte al la Nacia Societo Fervojoj de Kongo (SNCC). Ĝi estas ekspluatita nur fare de SCTP, iama ONATRA, laŭ interkonsento subskribita de du kompanioj. Sed tiu linio perdis grandajn kvantojn de varoj de la merkato, konsekvence de ties bedaŭrinda stato, pro nesekureco de la fervojo (kelkaj trajnoj estis atakitaj) kaj la rehabilitigo de la ŝoseo laŭlonge de 2000. Laŭ kongaj fontoj, interkonsento kun ĉina konstrukompanio estis subskribita en 2006; laŭ tiu, tiu ĉina kompanio financos la plinovigon de la fervojo, de la trakaro, de la komunikaj kanaloj, de la signalaro kaj de la elektra energio, la eks-ONATRA siaflanke elektis agreseman komercan politikon por revivigi la aktivecon de la fervojo. La 30an de Junio, 2018, la SCTP ricevis du lokomotivojn kaj 50 vagonojn el la afrika firmao ARSS (African-Rolling Stock Solution).

En 2017, ĉirkaŭ 2.2 milionoj da tunoj de cemento estis produktitaj fare de du novaj aperintaj kompanioj, PPC Barnet kaj Kongo Cement Factory (CIMKO). La SCTP ja transportis parton de tiu produktado al Kinŝaso, sed la preciza kvanto ne estis komunikita fare de la fervoja departemento de la kompanio, dum la iama DG Kimbembe Mazunga komunikis interkonsentitan protokolon de interkonsentoj kun la cementfabrikantoj de Kongo-Centra por la transporto de siaj produktoj.

Ekstera transportoRedakti

 
Haveno de Matadi, kun kiu Kinŝaso ĉefe rilatas por ekstera transporto.

Kinŝaso estas la ĉefa river-haveno de Kongo. La haveno, nomita 'Le Beach Ngobila' etendiĝas al ĉirkaŭ 7 km laŭlonge de la rivero, kio enhavas areojn de varfoj kaj ĝetoj kun centoj de boatoj kaj barĝoj ligitaj al la bordo. Pramoj trapasas la riveron Brazzaville, je distanco de ĉirkaŭ 4 km. Rivertransporto ankaŭ konektas al dekoj da havenoj supren, kiel al Kisangani kaj Bangui.

Estas kaj ŝoseoj kaj ligiloj al la Fervojo Matadi–Kinŝaso por atingi Matadi, nome marhaveno en la estuaro de la rivero Kongo je 150 km el la Atlantika Oceano.

Ne estas fervojaj ligiloj el Kinŝaso pli internen, kaj la ŝosekonektoj al multo de la cetero de la lando estas malabundaj kaj en tre malbona stato.

Sociaj aferojRedakti

Krimo kaj punoRedakti

Ekde la Dua Konga Milito, la urbo baraktis por klopodi rekuperiĝi el malordo, dum multaj bandoj de junuloj sturmas el malriĉaj kvartaloj de Kinŝaso.[17] La Usona Ŝtata Departemento en 2010 informis al veturantoj, ke Kinŝaso kaj aliaj gravaj kongaj urboj estas ĝenerale sekutaj dumtaga veturado, sed ke oni devas atenti pri ŝtelistoj, speciale fum trafik-ŝtopaĵoj kaj en areoj proksime de hoteloj kaj vendejoj.[18]

Kelkaj fontoj diras, ke Kinŝaso estas tre danĝera, kaj unu fonto havigas murdindicon de 112 por 100 000 personoj jare.[19] Alia fonto citas murdindicon de 12.3 por 100 000 personoj.[20] Je kelkaj rakontoj, krimo en Kinŝaso ne estas tiom pliiĝanta, pro la relative bonaj rilatoj inter loĝantoj kaj eble pro la severeco per kiu eĉ minimumaj krimetoj estas punataj.[13]

Kvankam la militista kaj Nacia Polico funkciigas siajn proprajn malliberejojn en Kinŝaso, la ĉefa arestejo sub la jurisdikcio de la lokaj tribunaloj estas la Kinŝasa Karcero kaj Re-eduka Centro en Malaka. Tiu prizono estas hejmo de pli ol duoblo de sia teoria kapacito de 1 000 "klientoj". La konga militista spiona organizado, Détection Militaire des Activités Anti-Patrie (DEMIAP) funkciigas la Uagadugua prizono en la kinŝasa distrikto Kintambo uzante laŭdire akran kruelecon.[20][21]

ĈByirkaŭ 2017 la populacio de la Malaka prizono estis registrita kiel de 7000–8000 personoj. El tiuj, 3600–4600 fuĝis dum prizonfuĝo en Majo 2017.[22][23]

StratbubojRedakti

 
Kinŝasa urbocentro nokte.

En la 2010-aj jaroj, stratbuboj aŭ "Shegués", ofte orfoj, estas subjektoj de misuzo fare de la polico kaj militistaro.[24] El ĉirkaŭkalkulitaj 20 000 infanoj vivante sur la kinŝasaj stratoj, preskaŭ kvarono estas almozuloj, kelkaj estas stratvendistoj kaj ĉirkaŭ unu triono havas ioman tipon de laboro.[25] Kelkaj estas fuĝintoj de fizike misuzaj familianoj, elstare duon-patroj, aliaj estis rekte elpelitaj el siaj familioj ĉar oni konsideris ilin sorĉistoj,[26] and have become outcasts.[27][28][29] Iam grava nombro estis orfoj el la enlandaj militoj.

Stratbuboj estas ĉefe knaboj,[30] sed la procento de junulinoj estas pliiĝanta laŭ UNICEF. Ndako ya Biso havigas subtenon por stratbuboj, inklude noktan loĝadon por junulinoj.[31] Estas ankaŭ dua generacio de stratbuboj:[32] "ili referencas al sia sub-kulturo de violento kiel kindoubill".[33]

Tiuj stratbuboj estis celo de konsiderinda eksterlanda studo.[34]

ĜemelurbojRedakti

 
Vido de la Granda Hotelo de Kinŝaso kaj de Kinŝaso mem ekde la CCIC en Gombe.

Kelkaj KinŝasanojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 DemographiaWorld Urban Areas - 8th Annual Edition (PDF). Demographia (Aprilo 2012). Alirita 25a de Junio 2012.
  2. 2,0 2,1 Géographie de Kinshasa. Ville de Kinshasa. Alirita 25a de Junio 2012.
  3. Cécile B. Vigouroŭ & Salikoko S. Mufwene. Globalization and Language Vitality: Perspectives from Africa, pp. 103 & 109.
  4. Time series of the population of the 30 largest urban agglomerations in 2011 ranked by population size, 1950-2025 (XLS). United Nations, Population Division. Alirita 25a de Junio 2012.
  5. XIVe Sommet de la Francophonie. OIF. Alirita 25a de Junio 2012.
  6. Wachter, Sarah J., "Giant dam projects aim to transform African power supplies", New York Times, 19a de Junio 2007. Kontrolita 15a Decembro 2010.
  7. Central Intelligence Agency (2014). "Democratic Republic of Congo". The World Factbook. Langley, Virginia: Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo la 10an de Aŭgusto 2016. Alirita la 21an de Januaro 2021.
  8. “Kinshasa – national capital, Democratic Republic of the Congo”, britannica.com.
  9. Innocent Chirisa, Abraham Rajab Matamanda, & Liaison Mukarwi, "Desired and Achieved Urbanisation in Africa: In Search of Appropriate Tooling for a Sustainable Transformation”; en Umar Benna & Indo Benna, eld., Urbanization and Its Impact on Socio-Economic Growth in Developing Regions; IGI Global, 2017, (ISBN 9781522526605); pp. 101–102.
  10. 10,0 10,1 10,2 Jean Flouriot, "Kinshasa 2005. Trente ans après la publication de l’Atlas de Kinshasa Arkivita la 17an de Septembro 2017 en Wayback Machine", Les Cahiers d’Outre-Mer 261, Januaro–Marto 2013; doi:10.4000/com.6770.
  11. Emizet Francois Kisangani, Scott F. Bobb, "China, People's Republic of, Relations with"; Historical Dictionary of the Democratic Republic of the Congo, Lanham, Maryland: Scarecrow Press, 2010; pp. 74–75.
  12. Nuah M. Makungo, "Is the Democratic Republic of Congo being Globalized by China? The Case of Small Commerce at Kinshasa Central Market En Webarchive [1] 17a de Majo 2018", Quarterly Journal of Chinese Studies 2(1), 2012.
  13. 13,0 13,1 Joe Trapido, "Kinshasa's Theater of Power Arkivita la 17an de Septembro 2017 en Wayback Machine", New Left Review 98, Marto/Aprilo 2016.
  14. Trans urbain kinshasa. Arkivita el la originalo je 19a de Aŭgusto 2013. Alirita 13a de Aŭgusto 2019.
  15. Flightera.net
  16. N'djili Airport website
  17. Jonny Hong, "Gang crime threatens the future of Congo's capital", Reuters, 19a de Junio 2013.
  18. U.S. Dept. of State – Congo, Democratic Republic of the Country Specific Information. United States Department of State. Arkivita el la originalo je 19a de Decembro 2010. Alirita 15a de Decembro 2010.
  19. . Nonstate Policing: Expanding the Scope for Tackling Africa's Urban Violence. Arkivita el la originalo je 5a de Oktobro 2011. Alirita 17a de Aŭgusto 2018.
  20. 20,0 20,1 O. Oko Elechi and Angela R. Morris, “Congo, Democratic Republic of the (Congo-Kinshasa)”; en Mahesh K. Nalla & Graeme R. Newman (eld.), Crime and Punishment around the World, Volume 1: Africa and the Middle East; Santa Barbara, California: ABC-CLIO, 2010; pp. 53–56.
  21. Prisons in the Democratic Republic of Congo Archived 2017-09-18 at the Wayback Machine, eld. Ryan Nelson, Refugee Documentation Center, Ireland; Majo 2002.
  22. Laurent Larcher, "Des milliers de détenus s’évadent de la prison de Kinshasa en RD-Congo En Webarchive [2] 4a de Julio 2017", La Croix, 18a de Majo 2017.
  23. "Evasion à la prison de Makala en RDC: plus de 4600 détenus seraient en fuite En Webarchive [3] 5a de Julio 2017", RFI, 18a de Majo 2017.
  24. Manson, Katrina, "Congo's children battle witchcraft accusations", Reuters, 22a de Julio 2010.
  25. Street Children in Kinshasa. Africa Action (8a de Julio 2009). Arkivita el la originalo je 11a de Aŭgusto 2011. Alirita 14a de Marto 2011.
  26. A night on the streets with Kinshasa's 'child witches'. War Child UK – Warchild.org.uk. Arkivita el la originalo je 12a de Februaro 2011. Alirita 14a de Marto 2011.
  27. Danballuff – Children of Congo: From War to Witches(video). Gvnet.com. Arkivita el la originalo je 24a de Julio 2011. Alirita 14a de Marto 2011.
  28. Africa Feature: Around 20,000 street children wander in Kinshasa. English.people.com.cn (1a de Junio 2007). Arkivita el la originalo je 17a de Oktobro 2012. Alirita 14-a de Marto 2011.
  29. Prevalence, Abuse & Exploitation of Street Children. Gvnet.com. Arkivita el la originalo je 24a de Julio 2011. Alirita 14a de Marto 2011.
  30. At the centre – Street Childrens. Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo 2016. Alirita 21a de Marto 2016.
  31. Ross, Aaron, "Beaten and discarded, Congo street children are strangers to mining boom", reuters.com, 13a de Marto 2016.
  32. What Future? Street Children in the Democratic Republic of Congo: IV. Background. Arkivita el la originalo je 4a de Aprilo 2016. Alirita 21a de Marto 2016.
  33. Charles-Didier Gondola, Tropical Cowboys: Westerns, Violence, and Masculinity among the Young Bills of Kinshasa, Afrique & histoire 2009/1 (vol. 7), p. 77.
  34. Camille Dugrand, “Subvertir l’ordre? Les ambivalences de l’expression politique des Shégués de Kinshasa”; Revue Tiers Monde 4(228), 2016; doi:10.3917/rtm.228.0045. "Figures incontournables de l’urbanité kinoise, les Shégués ont fait l’objet de plusieurs travaux scientifiques (Biaya, 1997, 2000 ; De Boeck, 2000, 2005 ; Geenen, 2009)."

Eksteraj ligilojRedakti