La kinetoskopo estis frutempa aparato por vidi filmojn. Ĝi tamen ne projekciis filmojn sed proponis individuan spektadon tra la fenestro de kabineto, kiu entenas la ĉefajn komponaĵojn de la aparato.

Kinetoskopo

La koncepto de la kinetoskopo estis unue difinita de Thomas Edison en 1888, kaj la aparato estis sekve konkretigita de lia dungito William Kennedy Laurie Dickson inter 1889 kaj 1892.