Kinina-kalikreina sistemo

La kinina-kalikreina sistemo aŭ simple la kinina sistemo estas malbone komprenata hormona sistemo, pri kiu disponeblas malmulte da esploraj dokumentoj.[1] Ĝi konsistas el sangaj proteinoj, kiuj ludas rolon en inflamoj,[2] regado de sangopremo, koagulado kaj doloro. Ĝiaj gravaj mediatoroj, bradikinino kaj kalidino, estas vazodilatoroj kaj agas sur multajn ĉelspecojn.

Historio redakti

La sistemo estas malkovrita en 1909, kiam esploristoj malkovris, ke injektado de urino (kiu enhavas multajn kininojn) kaŭzas hipotension (malalta sangopremo).[3]

Referencoj redakti

  1. Seth. (1a de Januaro 2008) Textbook Of Pharmacology. Elsevier India, p. 603–. ISBN 978-81-312-1158-8.
  2. Duchene. (2011) “Kallikrein-kinin kystem in inflammatory diseases”, Kinins. De Gruyter, p. 261–272. ISBN 978-3-11-025235-4.
  3. (1909) “Les substances hypotensives de l'urine humaine normale”, CR Soc Biol (French) 66, p. 511–20.