La filmindustriokinindustrio konsistas el la teknologiaj kaj komercaj rimedoj de filmofarado, t.e., filmoproduktorado, filmo-studioj, kinematografio, animacio, filmoproduktado, scenarverkado, antaŭ-produktado, postproduktado, kinfestivaloj, distribuado; kaj aktoroj, kino-reĝisoroj kaj alia filmteama laboristaro.

Kvankam la elspezo implikita en farado de filmoj preskaŭ tuj igis filmoproduktadon koncentriĝi sub la eltenado de produktor-entreprenoj, progresoj en alirebla filmofarada ekipaĵo, kaj vastiĝo de ŝancoj akiri investitan kapitalon de ekster la kinindustrio mem, permesis la evoluon de sendependa kinproduktado. Holivudo estas la plej malnova filmindustrio de la mondo[1] kaj la plej granda laŭ biletvendado kaj nombro da ekranoj. Laŭ spektantaro Bolivudo estas plej rigardata nome de 3.2 mil milionoj da spektantoj plejparte en Azio, komparite kun Holivudo kiu havas nur 2.6 mil milionojn da spektantoj[2] kaj produktas 1,986 longajn filmojn ĉiujare.[3]

La iluzioj aŭ vidotrukoj uzitaj en kino, televido, teatro, videoludoj, kaj similaj industrioj simulilaj de imagitaj okazaĵoj en rakonto aŭ virtuala mondo estas tradicie nomitaj specialaj efektoj.

Notoj redakti

  1. La plej frua dokumentita rakonto de montro de projekciita filmo en Usono estis en Junio 1894 en Richmond (Indianao) fare de Charles Francis Jenkins
  2. Matusitz, J., & Payano, P. (2011). The Bollywood in Indian and American Perceptions: A Comparative Analysis. India Quarterly: A Journal of International Affairs, 67(1), 65–77. doi:10.1177/097492841006700105
  3. "INDIAN FEATURE FILMS CERTIFIED DURING THE YEAR 2017". Film Federation of India. 31a de Marto 2017. [1] Arkivigite je 2018-11-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 3an de Septembro 2018.