Kinorgenoj estas fajfilorgenoj, kiujn oni uzis komence de la 20-a jarcento por akompani mutajn filmojn en kinejoj en Usono. Ili disvastiĝis ankaŭ sur tuta Eŭropo, sed post enkonduko de la sonfilmo ili perdis pli kaj pli sian gravecon. Kinorgenoj disponas pri diversaj efektregistroj por produkti bruojn (ekz. telefontintadon, ventbruon, hufklakadon).

Ludotablo de kinorgeno

Produktantoj kaj tipoj redakti

Renomaj produktantoj kaj markoj en Germanio estis:

  • Wurlitzer: Rudolph Wurlitzer konstruis ekde 1914 ĝis ĉ. 1940 kin- kaj teatrorgenojn. La plej faman tipon The Wurlitzer-Hope-Jones Unit Orchestra, konatan kiel The Mighty Wurlitzer, konceptis kaj konstruis Robert Hope-Jones kiel „unupersona orkestro“ por sonkolorigi mutajn filmojn. Laŭ sono kaj tekniko la instrumentoj de Wurlitzer tiutempe dominis en Germanio. Ludebla instrumento troviĝas en la Muzikinstrumento-Muzeo de Berlino.
  • La Oskalyd-orgenojn (Oskalyd, artefarita nomo el nomeroj de Oskar Walcker kaj Hans Luedkte) komune konstruis ekde 1923 ĝis 1931 la renomaj orgenkonstruaj firmaoj E.F. Walcker & Cie, Sauer kaj P. Furtwängler & Hammer. La Oskalyd-orgeno havis, laŭtipe, ekde 2-3 ĝis 20 registrojn kaj krome efektregistrojn. Estis produktataj entute 120 instrumentoj, kio korespondis merkatokvoton de ĉ. 40% en Germanio. Ludebla instrumento troviĝas en la Kastelo de Heidelberg.
  • M. Welte & Söhne: Ekde 1926 la firmao M. Welte & Söhne provis retrovi sian iaman ekonomian sukceson per la konstruado de kin- kaj radiorgenoj. En 1930 ekestis radiorgeno por la radiostacio Nordische Rundfunk AG en Hamburgo (NORAG), antaŭulo de la Norddeutscher Rundfunk (NDR). Ĉi tiun orgenon oni ne intonaciis por la starejo, sed por la mikrofonoj de la radioregistradoj. Ludeblaj kinorgenoj staras en la Landa Muzeo por Tekniko kaj Laboro en Mannheim, la Filmmuzeo Düsseldorf kaj en la Muzikinstrumento-Muzeo de la Universitato de Lepsiko. Ludebla radiorgeno troviĝas ĉe la Nord-Germana Radio (NDR)

Literaturo redakti

Historia literaturo redakti

  • Hans Erdmann und Giuseppe Becce: Allgemeines Handbuch der Film-Musik de Hans Erdmann kaj Giuseppe Becce. Kunlabore de Ludwig Brav. Berlin-Lichterfelde; Leipzig (u. a.): Schlesinger (u. a.), 1927.
  • Reginald Whitworth: The Cinema and Theatre Organ. With eight plates, etc. Musical Opinion: London, 1932.
  • Ernö Rapée: Motion picture moods for pianists and organists: a rapid-reference collection of selected pieces; adapted to fifty-two moods and situations arr. by Erno Rapée. New York: Schirmer, 1924. Reprint North Stratford, NH: Ayer, 2002. ISBN 0-405-01635-2.
  • John Stepan Zamecnik: Sam Fox Film-Gebrauchs-Musik. 31 eldonaĵoj diverstitolaj. Cleveland, Ohio; Berlino: 1919–1928. [1]

Moderna Literaturo redakti

  • Michael Donald: Memoirs of the theatre organ. Brighton, England: Cinema Organ Publications 1956.
  • John W. Landon: Behold the mighty Wurlitzer: the history of the theatre pipe organ. Westport, Conn.: Greenwood Press 1983. ISBN 0-313-23827-8
  • Karl Schütz: Theater- und Kinoorgeln in Wien. Wien: Verl. der Österr. Akad. der Wiss. 1991. ISBN 3-7001-1788-4
  • Karl Heinz Dettke: Kinoorgeln und Kinomusik in Deutschland. Stuttgart; Weimar: Metzler 1995. ISBN 3-476-01297-2
  • Karl Heinz Dettke: Kinoorgeln: Installationen der Gegenwart in Deutschland. Mit Beiträgen von Dagobert Liers. Frankfurt am Main: Bochinsky, 1998. ISBN 3-923639-18-X
  • Karl Heinz Dettke und Thomas Klose: Kino- und Theaterorgeln: eine internationale Übersicht. In Zusammenarbeit mit Thomas Klose. Marburg: Tectum-Verl. 2001. ISBN 3-8288-8265-X

Einzelnachweise redakti

  1. Listo de titoloj en SWB[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti