Projekciilo, KinprojekciiloKina Projekciilo estas aparato optomekanika uzata por videbligi filmojn per projekciado sur ekrano. La plej parto de la optikaj kaj mekanikaj elementoj, escepte tiuj rilataj al la lumigoj kaj sono, ankaŭ troviĝas en kinaj kameraoj.

Projekciilo de 35 mm Kinoton funkcianta.
Projekciilo de 35 mm.

La maŝino projekcias, laŭ regulaj temperoj de malmultaj centonoj de sekundo, faskon de lumo sur la fotogramojn aŭ fotojn de filmo; tiu fasko de lumo estas pligrandigata kaj invertita de lenso kiu fokusigas la rezultan bildon sur ekranon.
Aktuale ekzistas la "ciferecaj kinprojekciiloj" kiuj projekcias bildon generita de ciferecaj resursoj, sen uzi filmon, sed ja la lumfaskon kaj la lensojn.

Fiziologio redakti

Laŭ la teorio de la retina daŭrigo, la percepta procezo de la cerbo kaj la retino de la homa okulo retenas bildon dum mallongega tempoperiodo. Tiu teorio estas la klarigo de la iluzio de movo kiu produktiĝas kiam serio de bildoj montriĝas laŭ rapida sinsekvo, anstataŭ vidi ĉiun individuan bildon de la serio.

La daŭrigo de la vidado estu komparebla kun la fenomeno rilata al la movo betao kaj al la movo fio. Grava parto de la kompreno de la fenomeno de la vida perceptado estas ke la okulo ne estas kamerao, tio estas, ne estas "bildoj por sekundo" en la okulo. Anstataŭe, la sistemo okulo/cerbo havas kombinon de movdetektiloj, detaldetektiloj kaj modeldetektiloj, kies rezultoj kombiniĝas por krei la vidan sperton.

La ofteco je kiu la bildoŝanĝo malvidebliĝas dependas de la lumnivelo. Ĝenerale, 16 bildoj por sekundo (aŭ, el la angla, "frames" por sekundo: fps) konsideriĝas la plej malalta ofteco je kiu la konstanta movo estas vidata de homoj. (Estas interesa elstarigi ke tiu marĝeno varias inter la diversaj specioj; plej alta proporcio de bastonetĉeloj en la retino rezultigas kiel konsekvenco plaj altan oftecon).

Eblas rimarki la spacon inter bildoj fermante kaj malfermante la okulojn rapide. Se tion oni faras sufiĉe rapide, iam oni kaptos la transiron. Tio ne okazos ĉe televido pro la daŭrigos de la fosforo nek ĉe la projekciiloj de Likvokristala ekranoDLP pro la daŭrigo de la bildo, kvankam kelkaj digitalaj teknologioj de projekciado povas vidigi artefaktojn.

Ekde la nasko de la sonkino, preskaŭ ĉiu komercia kinprojekciilo projektas je ofteco de 24 bildoj por sekundo. Tiu rapido elektiĝis pro financaj kaj teknikaj kialoj: estis la plej malalta ofteco (kaj pro tio postulis pli malgrandan kvanton de filmo) je kiu oni povis realigi reproduktadon kaj amplifikado de la sono efike. Estas tamen specialaj sistemoj kiel ShowscanMaksivido kiu projekcias je pli altaj oftecoj, ofte je 48 bildoj por sekundo.

La mutaj filmoj kutime ne projekciiĝis je konstantaj rapidecoj [1] Arkivigite je 2007-04-07 per la retarkivo Wayback Machine sed ili variis dum la projekciado laŭ plaĉo de la projekciisto, ofte laŭ notoj havigitaj de la distribuisto.

 
Olda kinprojekciilo.

Mekaniko de la kinprojekciilo redakti

La Projekciilo estas formita de tri fundamentaj elementoj:

  • La torĉo: kie loĝas la aparato kiu kaŭzas la lumfaskon per elektra arko. Antikve oni kaŭzis voltaikan arkon inter du karboelektrodoj; tiuj estis karbotorĉoj. La unuaj torĉoj uzis flamon kaŭzita de bruligado de etero kaj oksigeno, sed uzi flamon ĉe celuloido (kiu estis uzata kiel subtenilo por filmoj, kaj kio estas tre facile ardebla) estis konstanta danĝero kaj pro tio oni serĉis anstataŭantojn por lumofonto. Post disvastiĝo de elektraj retoj oni uzis la inkandeskajn arkojn. Dekomence oni uzis du karbojn, unu pozitivan kaj alian negativan, tra kiuj oni pasigis kontinuan kurenton. Aktuale oni pasigas la kontinuan kurenton tre du kondukiloj, enfermitaj en gasoĉelo, kutime de ksenono. Tiuj ksenonaj lampoj alposrtas interne du elektrodojn inter kiuj saltas la voltaika arko kiu produktas la lumon.
  • La alĝustigilo: estas transformilo kies tasko konsistas je konverti la alternan kurenton havigatan de la elektra reto, en kontinua kurento necesa al la ksenona lampo por produkti la arkon kaj la lumon.
  • La ĥrono: ties funkcio estas havigi la movon de la filmo tiel ke ĉiu fotogramo restu fiksa en la fenestro de projekciado specifan temperon (centonoj de sekundo), antaŭ estis anstataŭita de la sekvonta fotogramo. En la ĥrono troviĝas ankaŭ la obturilo, kiu estas mekanismo kiu interrompas la lumfaskon super la fenestro de projekciado dum la transiro de fotogramo al alia.
  • La turo de objektivoj: tie instaliĝas la necesaj lensoj por pligrandigi la bildon kaj fokusigi ĝin super la ekrenon. Oni uza panoramajn, unuarangajn, anamorfajn, ktp,, objektivojn.

Tipoj de kinprojekciiloj redakti

Laŭ la formato de la filmo la plej kutimaj projekciiloj estas la jenaj:

*Projekciilo de Super 8mm kaj 8mm (nur-8)

*Projekciilo de 16 mm

Modelo Victoria 5 redakti

Tiu tipo de kinprojekciilo estas de marko Cinemecánica kaj unu el la plej uzataj en aktualaj kinejoj kune kun Christie, Kinoton, Prevost, ktp.

Ĉefe havas tri gravajn partojn:

· Unu estas la “soklo” kie troviĝas la elektra parto kiu funkciigas ĝin. Foje tiu ne estas konsiderata kiel parto de la projekciilo ĉar estas nur aro de elektraj cirkvitoj.

· La alia parto estas la lampo, aŭ ĉelo kie troviĝas la ksenona lampo. Tio ekipiĝas per ventumilsistemo por la ĝusta malvarmigo de la lampo. Kaze ke tiu enhavas lampojn de 6.000W, ili posedas ankaŭ aron de kontraŭvarmaj kristaloj por eviti, ke la lumo bruligu la filmon kaj krome ĝi havas klimatizilan sistemon per akvo por la zono tra kie pasas la filmo (la glitiloj).

· La tria parto estas plej grava ĉar en tiu inkludiĝas:

1. La ĥrono, kio estas aro de dentaj ruloj tra kie la filmo pasas je rapideco de 24 fotogramoj per sekundo.

2. Ĝi enhavas ankaŭ la obturilon, fundamentan pecon kiu kunordigas la pason de fotograma al venonta per lumo kaŝanta la unuigon inter unu kaj alia kaj kreante tiel la movefekton sur la ekrano.

3. La alia grava parto estas la turo kiu enhavas la lenson pligrandigantan la bildon kiu projekciiĝas kiam la lumfasko pasas tra la fotogramo. En tiu tipo la turo konsistiĝas el du lensoj, unu por la panorama formato kaj alia por la "scope" formato.

*Projekciilo de 70 mm (plej bonkvalita por bildoj) aktuale neuzata

Cifereca kinprojekciilo: teknologia ŝanĝo alproksimiĝanta redakti

La cifereca projekciilo uzas la teknologion DLP baze sur speguloj kiuj moviĝas respegulantaj la lumon laŭ diferencaj intenseco kaj koloro. La projekciiloj instaliĝantaj tutmonde estas de 2K, kaj estas ankaŭ de 4k disvolviĝantaj. La kvalito de la analoga kino en subtenilo 35mm estus ĉirkaŭ 8k. Pro tio la cifereca ne estas komparebla, kvankam montras aliajn avantaĝojn kiel la eblon projekcii enhavojn de TV, DVD, HD DVD, ktp. La internaciaj regularoj kiuj normigas tiun sistemon estas DHI. La markoj de ciferecaj projekciiloj plej antaŭenigitaj estas Barco, Christie, Cinemecanica kaj Sony kiuj uzas teknologion de Texas Instruments.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti