Quintana Roo

Federacia subŝtato de Meksiko
(Alidirektita el Kintanaroo)

Quintana Roo [kinTAna ROo], Esperantigite Kintanaroo, estas federacia subŝtato de Meksiko.

Quintana Roo
Federacia subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Meksiko [+]

LandoMeksiko

Supermara alteco31 m [+]
Koordinatoj20° N, 88° U (mapo)19.6-87.916666666667Koordinatoj: 20° N, 88° U (mapo)
ĈefurboChetumal
- koordinatoj20° N, 88° U (mapo)19.6-87.916666666667Koordinatoj: 20° N, 88° U (mapo) [+]
Areo44 705 km² (4 470 500 ha) [+]

Loĝantaro1 857 985 [+] (2020)
Denseco41,56 loĝ./km² [+] [+]

Ŝtatestro[[]]

HorzonoUTC-05:00 [+]
Poŝtkodo77 [+]
ISO 3166-2MX-ROO

Quintana Roo (Tero)
Quintana Roo (Tero)
situo de Quintana Roo en Meksiko

Quintana Roo (Quintana Roo)
Quintana Roo (Quintana Roo)
DEC

Map
Quintana Roo

Vikimedia Komunejo:  Quintana Roo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Quintana Roo

Priskribo redakti

Ĝi situas sur la duoninsulo Jukatano, kies sud-orientan duonon ĝi okupas. Sude ĝi limas al Belizo kaj Gvatemalo. Ĝia areo estas 50 800 km². Pri la loĝantaro estas diversaj indikoj: la hispana vikipedio indikas 874 000 (en la jaro 2000), la franca kaj germana vikipedioj indikas nur la duonon, la dana 1,2 milionojn. La provinca retpaĝejo ne indikas precizan nombron, sed diras, ke la distrikto Solidaridad havas 36 395 loĝantojn, nome 4,0 % de la provinco; el tio rezultas proksimume 450 000 loĝantoj.

La provinca ĉefurbo estas Chetumal. La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2 estas "MX-ROO". Ĝi estas la plej nova provinco de Meksiko, ekestinta nur en 1974.

La nomo de la provinco venas de Andrés Quintana Roo, konata revoluciulo. La regiono portas lian nomon jam de 1902, longe antaŭ la subŝtatiĝo.

La provinco dividiĝas en naŭ komunumojndistriktojn (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Quintana Roo):

  • Cozumel (insulo)
  • Felipe Carrillo Puerto
  • Isla Mujeres (insulo)
  • Othón Blanco
  • Benito Juárez
  • Morelos
  • Tulum
  • Lázaro Cárdenas
  • Solidaridad

La plej grava ekonomia faktoro de la provinco estas turismo, pro la maraj plaĝoj kaj la historiaj vidindaĵoj. Gravas la marbordaj banlokoj Cancún (flughaveno) kaj Playa del Carmen kaj insuloj Cozumel, Holbox kaj Isla Mujeres. Pri la iama civilizo de la majaoj atestas multaj arkeologiaj trovaĵoj, ekzemple ĉe Tulum.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti