Kipro en la Olimpikoj

sporta delegacio

Sportista teamo de  Kipro en la Olimpikoj ekde la jaro 1980 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 11 someraj eldonoj kaj en 12 vintraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam atingiĝis medalo. La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte unu someran medalon: Temis pri arĝenta medalo pri velado en la velŝipa klaso lasero en la Somera Olimpiko 2012.

la teamo en la malferma ceremonio de la Vintra Olimpiko 2010
La olimpika flago
Pavlos Kontides kun sia arĝenta medalo pri velado de la Olimpiko 2012

Tamen, sincere dirite necesas substreki, ke la unua atleto de la insulo en moderna olimpiko jam en la Somera Olimpiko 1896, la entute unua de la moderna epoko, estis la sportisto Anastasios Andreo ( Ἀναστάσιος Ἀνδρέο), en la olimpiko 20- aŭ 21-jara (lia ekzakta naskiĝdato ne konserviĝis, nur la naskiĝjaro), kiu membris en greka sporta klubo kaj tial konkuris en la 110-metra hurdo-kuro por la greka teamo. La insulo Kipro tiutempe estis kolonio de la Brita Imperio.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti