Bucea

komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Királyhágó)

Bucea [buĉa] (hungare Királyhágó) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Huedin. En 1910 ĝi nombris 924 loĝantojn (rumanoj, slovakoj, hungaroj), en 1992 823 (rumanoj, 2 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1828. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Bihar vármegye).[1][2] Administre ĝi apartenas al la komunumo Negreni.

Montoj ĉe Bucea

Administre Bucea ĝis 2002 apartenis al la komunumo Ciucea; tiam ĝi iĝis parto de Negreni per la leĝo 492/2002 [3]

La loko estis en la praktiko divido-punkto inter Partium kaj Transilvanio. "Post Királyhágó" signifas Transilvanion laŭ hungara vidpunkto. La loknomo signifas hungare: reĝo-montpasejo.

Gravaj personoj redakti

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti