Kir BULIĈOV (ruse Кир Булычёв), la vera nomo Igor Vsevolodoviĉ Moĵejko, (ruse Игорь Всеволодович Можейко) estas unu el la plej famaj sovetiaj sciencfikciistoj.

Kir Buliĉov
Persona informo
Игорь Всеволодович Можейко
Naskonomo Игорь Всеволодович Можейко
Naskiĝo 18-an de oktobro 1934 (1934-10-18)
en Moskvo
Morto 5-an de septembro 2003 (2003-09-05) (68-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Miusskaya Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato vd
Familio
Edz(in)o Kira Soshinskaya vd
Infanoj Alisa Lyutomskaya vd
Profesio
Alia nomo Кир Булычёв • Игорь Всеволодович Всеволодов • Маун Сейн Джи • Ю. Лесорубник • Николай Ложкин • Лев Христофорович Минц • Юрий Митин • Свен Томас Пуркинэ • Б. Тишинский • С. Фан • Кирилл Булычёв • Кир Булычев vd
Okupo sciencfikcia verkisto • scenaristohistoriisto • verkisto de porinfana literaturo • tradukistoorientalistodramaturgoverkisto vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva dum 1960–2003 vd
Verkado
Verkoj Alisa Seleznjova vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Igor Vsevolodoviĉ Moĵejko naskiĝis la 18an de oktobro 1934 en Moskvo. Fininte lernejon, li studentiĝis pri lingvistiko kaj finis la studadon en 1957. Du jarojn li laboris en Birmo kiel tradukisto kaj korespondanto de informagentejo, en 1959 li revenis en Moskvon kaj studentiĝis pri orientalistiko. Li verkis histori-geografiajn eseojn por gazetoj. En 1962 li finis la studadon kaj ekde 1963 laboris en la instituto de orientalistiko, kiel fakulo pri la historio de Birmo. En 1965 li ricevis la majstran gradon kaj en 1981 doktoriĝis. Li verkis kelkajn sciencajn verkojn pri la historio de la Sud-orienta Azio.

La unua rakonto «Maung Ĝo vivos» estis publikita en 1961. Sciencfikcion li komencis verki en 1965, la unua fikcia verko - la rakonto «La devo de gastamo» estis publikita kiel «traduko de rakonto de la birma verkisto Maun Sejn Ĝi». La aliaj fikciaj verkoj estis publikataj sub la pseŭdonomo «Kirill Buliĉov»; - la pseŭdonomo estis kompilita el la nomo de la edzino kaj la fraŭla familinomo de la patrino. Poste la nomo «Kirill» sur la libroj estis mallongigita ĝis «Kir». Sian veran nomon la verkisto kaŝis ĝis 1982, ĉar li opiniis, ke la estraro de la instituto de orientalistiko ne konsideros fikcion serioza afero, kaj li timis, ke malkaŝinte la pseŭdonomon li estos maldungita.

Estis eldonitaj kelkaj dekoj da libroj. La tuta kvanto de la publikitaj verkoj superas kelkajn centojn. Krom verkado de siaj verkoj, li okupuĝis ankaŭ pri tradukado rusen de sciencfikciaj verkoj de la usonaj verkistoj.

Pli ol dudek liaj verkoj estis surekranigitaj. En 1982 li ricevis la tre presiĝan Ŝtatan premion de Sovetunio pro la scenaroj por filmoj. Ricevinte la premion li malkaŝis la pseŭdonomon, la timiga maldungo ne okazis

Kir Buliĉov mortis la 5an de septembro 2003, havante 68 jarojn kaj estis enterigita en Moskvo.

Nefikciaj verkoj redakti

La tuta kvanto de la sciencaj verkoj, publikitaj sub la vera nomo estas kelkaj centoj. Plimulto da tio estas verkoj pri historio, orientalistiko kaj literaturo, publikitaj en sciencaj gazetoj. Krom tio, li verkis pli ol ducent versaĵojn kaj kelkajn minirakontojn.

Krom verkado de siaj verkoj, Buliĉov ankaŭ tradukis rusen la librojn de eksterlandaj aŭtoroj. Li tradukis la librojn de Isaac Asimov, Jorge Luis Borges, Graham Greene, Arthur C. Clarke, Ursula K. Le Guin, Clifford D. Simak, Georges Simenon, Theodore Sturgeon, Robert A. Heinlein

Sciencfikcio redakti

Estas malfacile diri la ĝustan nombron de la verkoj de Kir Buliĉov. Unue, ĉar la kvanto de la plej famaj romanoj kaj novelon superas centon, due ĉar kelkaj verkoj de Buliĉov estis reeldonitaj sub diversaj nomoj aŭ poparte en malsamaj libroj.

En siaj verkoj Kir Buliĉov ofte uzis la jam antaŭe elpensitajn kaj priskribitajn personojn, rezulte li havas kelke da serioj de verkoj, en ĉiu estas priskribitaj la aventuroj de la samaj personoj.

La aventuroj de Alisa redakti

La plej fama serio de la verkoj de Kir Buliĉov. La ĉefa rolulino de tio serio estas lernejanino de la jarcento XXI Alisa Seleznjova. La prototipo de la rolulino estis la filino de la verkisto Alisa, naskiĝinta en 1961. La unuaj verkoj de la serio estis rakontoj, konsistigintaj la libron «La knabino, al kiu nenio okazos». La aventuroj de Alico okazas en malsamaj lokoj kaj tempoj: sur la Tero de la jarcento XXI, en la kosmo, sur marfundo kaj eĉ en la pasinteco, kien ŝi trafas helpe de tempomaŝino. Ekzistas eĉ unu subserio «Alisa kaj ŝiaj amikoj en la labirintoj de la historio», rakontanta pri la aventuroj de la infanoj de la jarcento XXI en la pasintaj tempoj. En la unuaj verkoj Alisa estis sola ĉefa infana rolulo, kaj la rakontoj estis de la patro de Alisa - kosmobiologiisto profesoro Seleznjov, poste la rakontoj estis de la tria persono kaj la ĉefaj roluloj kune kun Alisa iĝis ŝiaj samaĝuloj - amikoj kaj samklasanoj. Tiuj libroj fakte estas fabeloj, en ili rolas ankaŭ sorĉistoj kaj okazas mirakloj. Ankaŭ pli aĝaj libroj de tiu serio estas iom fabelaj.

Velikij Guslar redakti

La serio pri la urbo Velikij Guslar, prototipo de kio estis Velikij Ustjug. En la urbon venas aliplanedanoj, tie loĝas multaj strangaj homoj, tie okazas strangaj eventoj kaj tie loĝas ankaŭ multe da ordinaraj homoj kiuj de tempo al tempo devas solvi tute neatenditajn problemojn. La verkoj de la serio estas verkitaj facile, kun humuro. La serio pri Guslar havas ĉirkaŭ sepdek verkojn. La unua rakonto aperis pro vojsigno, sur kiu, kiel ekŝajnis al la aŭtoro, homo havis tri krurojn. La rakonto estis verkita por bulgara gazeto. La verkoj de la serio estis verkataj dum preskaŭ tridek kvin jaroj, ekde 1967.

Doktoro Pavliŝ redakti

Tradicia por la sovetia fikcio kosma sciencfikcio, noveloj kaj romanoj pri flugoj de la teranoj en la kosmo, sur aliajn planedojn kaj pri iliaj aventuroj tie. Ĉiuj verkoj de la serio havas unu komunan rolulon - Doktoron Vladislav Pavliŝ, kosma kuracisto. La prototipo estis kuracisto Vladislav Pavliŝ de la ŝipo «Segeĵa», kun kiu la verkisto navigis sur Arkta Oceano. Estis publikitaj naŭ verkoj, kelkaj el kiuj estis publikitaj poparte kaj sub malsamaj nomoj

Andrej Brus redakti

Andrej Brus, agento de kosmofloto estas rolulo de la du romanoj: «Agento KF» kaj «Subteraĵo de sorĉistinoj». En la unua romano Andrej Brus alfrontas komploton sur la planedo Pe-U, en kiu rekoneblas la konata por la aŭtoro Birmo. La dua romano - «Subteraĵo de sorĉistinoj» estis surekranigita en 1989. Ĝi priskribas postsekvojn de la mirinda eksperimento, farita de nekonata civilizacio sur unu malproksima planedo kaj celanta plirapidigi socian evoluon de homoj,

Intergalaksia polico redakti

Serio de libroj pri la aventuroj de la agento de intergalaksia polico Kora Orvat. La tempo proksimume kongruas al la tempo de la libroj pri Alisa Seleznjova. Kora estas virino, trovita en la infanaĝo en la kosmo kaj edukita en orfejo por neordinaraj trovitoj. Poste ŝi estis varbita labori en interGpolo fare de la ĉefo de tiu organizo Komisaro Milodar. La libroj de tiu serio estas fikciaj detektivaĵoj. En ili Kora okupiĝas pri esploro de krimagoj kaj solvo de diversaj enigmoj. Laŭ la vortoj de la aŭtoro mem, Kora Orvat estas maturiĝinta varianto de Alisa Seleznjova.

La instituto de ekspertizo redakti

Malgranda serio de rakontoj pri certa scienca laboratorio, okupiĝanta pri esploro de neordinaraj eventoj kaj faranta fantastikajn malkovrojn. La roluloj de tiu serio rolas ankaŭ en la serio «La teatro de ombroj»

La teatro de ombroj redakti

La serio el tri libroj: «la malnova jaro» «vido desupre al la batalo» «la operacio „Vipero“», en kiuj estas priskribataj la aventuroj de la roluloj en iu paralela, «ombra» mondo, ekzistanta apud nia, ordinara mondo. Tiu mondo estas ege simila al la nia, sed preskaŭ senhoma. Ĉe certaj cirkonstancoj homoj povas trafi tien kaj vivi tie. Iuj simple vivas, sed iuj tuj trovas manieron transformi la ombran mondon en la fonton de riĉo kaj de potenco. La roluloj, komunaj kun la serio «La instituto de ekspertizo» penas esplori tiun mondon. La ĉefa rolulo Jurij Aleksejeviĉ (Garik) Gagarin estas arkeologo laŭ la profesio kaj aliplanedano, trovita la 12an de aprilo en arbaro.

La rivero Ĥronos redakti

Komence serio el tri romanoj «Heredanto», «La atako de Dulber», «Reveno el Trapezunt». En la serio estas ankaŭ la romanoj «rezervejo por akademianoj», «La etulo Frej» kaj kelkaj detektivaĵoj. La serio apartenas al la ĝenro alternativa historio. La roluloj de la serio - Andrej Berestov kaj Lidia Ivanickaja - ricevas la eblon vojaĝi en paralelajn mondojn kaj esti atestantoj de diversaj eventoj de la alternativa historio: liberigo de la cara familio fare de Aleksandr Kolĉak post la februara revolucio 1917, faro de atombombo en 1934 («rezervejo por akademianoj») kaj eĉ resurekto de Lenin («La etulo Frej») Al la serio apertenas ankaŭ kelkaj nefikciaj detektivaĵoj: «Dormu, belulino», «La tiajn oni ne mortigas», «La domo en Londono».

Ligon redakti

La eventoj de la romanoj de la serio: «la tertremo en Ligon» kaj «nudaj homoj» okazas en la elpensita lando Ligon en la Sud-orienta Azio. La prototipo estas Birmo, en kiu la aŭtoro laboris kelkajn jarojn.

Dramaturgio redakti

Kir Buliĉov verkis kelkajn teatraĵojn, kelkajn speciale por reĝisoro Andrej Rossinskij - la teatro «laboratorio». Iujn teatraĵojn li verkis speciale: «La krokodilo en la korto», «Nokto premie», kaj iuj estis refaritaj noveloj «Kanmarado D.» kaj «Mispafo-67», kaj la teatraĵo «La nomfesto de la sinjorino Vorĉalkina» estas refaro de la samnoma teatraĵo de la imperiestrino Ekaterino la 2a

Verkoj, ne apartenantaj al la serioj redakti

  • La novelo «Gruo en la manoj» (1976), priskribas la vivon de paralela mondo, en kiu okazas daŭra feŭda milito, en kiun enmiksiĝas homoj el nia mondo.
  • En la novelo «Ŝtelo de miraklisto» (1979), grupo de tempovojaĝantoj, venintaj en nian tempon, penas savi kaj preni al si, en la estontecon, gravan scienciston, kiu vivis 700 jarojn antaŭ nia tempo kaj estis nepre pereonta en la mezepoko. Ilia atestanto kaj helpanto iĝas la nuntempa junulino Anna.
  • La novelo «Fremda memoro» (1981) priskribas komplikajn moralajn konfliktojn, aperintajn post la eksperimento de la sovetia sciencisto Rĵevskij, kreinta sian klonon. La pli juna klono komencas enmiksiĝi en la antaŭdudekjarajn aferojn de la originalo.
  • «La supra urbo» (1986), romano pri aventuroj de grupo de arĥeologoj sur la mortinta planedo, en kiu post la katastrofa milito, resto de loĝantaro plu vivas en granda subtera urbo. En la romano estas priskribita tragedio de la loĝantoj de la subtera urbo, kiun estras militista oligarkio.
  • La novelo «Morto ĉe la suba etaĝo» (1989) priskribas ekologian katastrofon en malgranda urbo. La estraro de la urbo nepre penas kaŝi la katastrofon.
  • La romano «Sekreto de Urulgan» (1991), priskribas mirindajn kaj timigajn eventojn, komenciĝintajn de tio, ke juna anglino venas en Siberion por serĉi sian senspure pereintan patron - esploriston de Arktiko. La vojaĝantoj navigas sur Leno, venas al la loko de falo de Urulgana meteorito, kiu evidentiĝis aliplaneda kosmoŝipo kun frostiĝinta aliplanedano interne.
  • La romano «favorata hejmbesto» (1993) piskribas komplikajn rilatojn de restintaj homoj kaj aliplanedaj konkerintoj, kiuj cent jarojn antaŭe konkeris la Teron: La homoj iĝas hejmbestoj, ili estas promenigataj je rimenoj, kuplataj kaj bataligataj por amuzo. Sed plu ekzistas rezistado, celanta forigi la aliplanedan jugon.

Eksteraj ligiloj redakti