Kirchdorf BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Kirchdorf BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Kirchdorf.


Kirchdorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 814 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Kirchdorf
Blazono de Kirchdorf
Blazono de Kirchdorf
Blazono de Kirchdorf
Kirchdorf
Kirchdorf
Kirchdorf
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 49′ 14″ N 7° 33′ 0″ O / 46.82056 °N, 7.55000 °O / 46.82056; 7.55000 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 14″ N 7° 33′ 0″ O / 46.82056 °N, 7.55000 °O / 46.82056; 7.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 814
Areo 6,13 km²
Alteco 611 m super marnivelo
Poŝtkodo 3116
Komunumkodo 0872
Mapo de Kirchdorf
Mapo de Kirchdorf
Mapo de Kirchdorf
vdr

Geografio redakti

Kirchdorf situas en la Svisa Mezlando ĉe la okcidenta flanko de la valo de Aro inter la federacia urbo Berno kaj Thun, proksimume 15 kilometrojn sudsudoriente de la unua kaj 10 kilometrojn nordnordokcidente de la lasta. En nordo de la komunumo situas la lago Gerzensee, kaj en nordoriento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de la rivero Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kirchdorf kaj la setlejoj Leen (sur alteco de 625 m s.m.), Büttstein (sur alteco de 620 m s.m.) kaj Stockeren (sur alteco de 590 m s.m.).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,13 km², de kiuj 17,8% estas kovritaj de arbaro, 67,9% servas por agrikulturo kaj 11,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kirchdorf limas en nordo al Gerzensee, en nordoriento al Wichtrach, en oriento al Jaberg, en sudoriento al Uttigen, en sudsudoriento al Kienersrüti, en sudo al Noflen, en sudokcidento al Burgistein, en okcidentsudokcidento al Lohnstorf, en okcidento al Mühlethurnen, kaj en nordokcidento al Mühledorf BE.

Trafiko redakti

Kirchdorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1227 de Wichtrach al Seftigen, kiu kruciĝas en la vilaĝocentro de Kirchdorf kun la vojo n-ro 1229 de Belp al Uttigen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6, kiu pasas aliflanke de Aro, situas oriente en distanco de proksimume 4 kilometroj en Kiesen. Per poŝtaŭtolinioj al Belp kaj al Münsingen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kirchdorf datiĝas el la jaro 1228 kiel Chilthorf. En Kirchdorf estis trovitaj proksime de la tombejo tomboj el la La-Tène-epoko. Dum mezepoko la teritorio de Kirchdorf apartenis al diversaj civitanoj de Berno. Pere de diversaj donacoj kaj aĉetoj la bienoj en Kirchdorf fariĝis havaĵo de la Monaĥejo Interlaken kaj aliaj ekleziaj institucioj. En la jaro 1507 ĝis 1508 Jakobo de Wattenwyl unuigis la diversajn bienojn en Kirchdorf al senjorujo. Post diversaj ŝanĝoj de la posedantoj la vilaĝa kooperativo akiris la jurisdikcion, kaj transdonis ilin en la jaro 1645 kontraŭ 1000 pundoj al la urbo Berno. Kirchdorf fariĝis unu el la kvar malaltaj tribunaloj de la kampara tribunalo Seftigen. Post la finod de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Kirchdorf estis atribuita kiel politika komunumo al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti