Preĝejo Ĉieliro de Maria (Nagytétény)

La Kirko Ĉieliro de Maria estas katolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Budafok-Tétény, en iama komunumo (nun kvartalo) Nagytétény.

Kirko Ĉieliro de Maria
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Budafok-Tétény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Suda Buda
Dato de konsekro 1755
Konsekrinto Márton Bíró
Statuso paroĥo de 1771
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, post la rekonstuo baroko
Konstruado 17531754
Specifo
Alto 33 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri gotika paroĥa kirko okazis en 1333, sed oni trovis proksime ŝtonojn de monaĥejo el la 11-a jarcento. Dum dominado de turkoj ĝi ruiniĝis. Depost forigo de turkoj la loĝantoj vizitis kapelon de Kastelo de Nagytétény. La nun videbla kirko estis konstruita kune kun la menciita kastelo en la 1750-aj jaroj, sed la turo kaj la sanktejo restis (tie nur riparoj okazis). La orgeno funkcias ekde 1932.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto en iama mezo de Nagytétény. En la korto troviĝas ankaŭ baroka kolono pri Sankta Triunuo (en tiu loko ekde la 1960-aj jaroj). La fasado komenciĝas per la mezepoka turo, malantaŭe etendiĝas la navo. La sanktejo estas multlatera. En la ekstera muro de la sakristio estas jam ne funkciebla pordo al la kriptoj. La interna pentrado okazis en la 1760-aj jaroj. La flanka altaro estas dediĉita al Sankta Maria.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj redakti