Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pér)

preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika grava historia monumento en Hungario, en vilaĝo Pér laŭ la ĉefstrato.

Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Pér
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Pér
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pér
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Tét
paroĥo loke
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17341735
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la mezepoko preĝejo funkciis jam en la vilaĝo, kiun la turkoj baldaŭe detruis. Intertempe la loĝantoj iĝis kalvinanoj en 17-a jarcento. La nun videbla katolika preĝejo estis konstruita en la fruaj 1730-aj jaroj, sed la turo konstruiĝis en 1762. La preĝejo estis plene trakonstruita (parte eĉ malkonstruita) kaj pligrandigita en 1875. La orgeno ekfunkciis en 1884. En 1935 oni renovigis la preĝejon.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, sed la enirejo funkcias laŭ la trotuaro. Apud la preĝejo kruco estas videbla. La fasado komenciĝas per kvadrata turo, pli supre horloĝo funkcias. Interne la freskoj kaj la bildoj prezentas vivon de Sankta Maria. Antaŭ la ĉefaltaro troviĝas 2 skulptaĵoj. La mebloj devenis ĉefe el la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Fontoj redakti