Preĝejo Johano Baptisto (Üllő)

Preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Üllő.

Paroĥa preĝejo Johano Baptisto
Preĝejo Johano Baptisto en Üllő
Preĝejo Johano Baptisto en Üllő
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Üllő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Nagykáta
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17521757
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Üllő havis preĝejon jam en la 15-a jarcento. Ĝi estis videbla en mapo desegnita en 1673, tamen kiel ruina preĝejo. En la 17-a jarcento la loĝantoj kalvinaniĝis, ili uzis la preĝejon. La katolikoj reokupis ĝin en 1719, la paroĥo refondiĝis en 1727. Post 3 jaroj la preĝejo renoviĝis, ankaŭ novaj altaroj estis konstruitaj. Tamen tiu konstruaĵo ne estis sufiĉa por la loĝantaro, tial en la fruaj 1750-aj jaroj la preĝejo estis malkonstruita, poste la nun videbla preĝejo estis konstruita. Altaro estis transmetita al la nova preĝejo, la altara konsekro okazis en 1760, samtempe la predikejo kaj alia altaro estis kreitaj. En 1811 la konstruaĵo estis renovigita (poste en 1949), en 1836 la orgeno estis riparita. En 1944 bombo trafis la turon. En 1951 la internaj muroj estis pentritaj. En 1966 pli nova orgeno alvenis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto. Apud la preĝejo kruco estis farita en 1801. La fasado estas simetria, meze estas rizalito, malsupre la enirejo, pli supre la turo altiĝas. En la unua etaĝonivelo du niĉoj estas videblaj, ene estas skulptaĵoj pri Johano Baptisto kaj Sankta Marko la evangeliisto. La navo finiĝas en kvarangula sanktejo, apude sakristio troviĝas. La klasikisma ĉefaltara bildo pri bapto de Kristo estis pentrita en 1843.

Kermeso okazas en la 24-an de junio.

Fontoj redakti