Preĝejo Johano Baptisto (Ráckeve)

Preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Ráckeve.

Preĝejo Johano Baptisto
Preĝejo Johano Baptisto en Ráckeve
Preĝejo Johano Baptisto en Ráckeve
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ráckeve
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Csepel (distrikto)
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 17911799
Specifo
Longo 32 m
Larĝo 10 m
Alto 14 m (navo), 39 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua preĝejo estis konstruita en 1517. Ĝi travivis eĉ dominadon de la turkoj, sed en la 1770-aj jaroj oni decidis konstrui pli novan pro stato de la preĝejo. Tiutempe ĉefe la germana minoritato uzis la preĝejon. La malnova estis malkonstruita en 1791. La pli nova preĝejo konstruiĝis en la 1790-aj jaroj. La orgeno estis farita en 1923. La internaj muroj ricevis grandajn sekpentraĵojn en 1994.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro. En mezo de la fasado estas la enirejo, pli supre la turo altiĝas. La absido estas kvarlatera, apude la etaĝa sakristio troviĝas. 5 fenestroj estas pentritaj kolore, ili prezentas Sanktan Maria kaj 4 hungarajn sanktulojn Elizabeto de Hungario, Stefano la 1-a (Hungario), Emeriko de Hungario, Margareta de Hungario. La ĉefaltara bildo prezentas bapton de Jesuo, ĝi estis pentrita en 1799. La flankaj altaroj estis dediĉitaj al Sankta Anna kaj Johano Nepomuko.

Kermeso okazas en la 24-an de septembro.

Fontoj redakti