Preĝejo Klemento la 1-a (Bük)

Kirko Klemento la 1-a estas romkatolika historia monumento en Hungario, en la urbo Bük.

Paroĥa kirko Klemento la 1-a
Kirko Klemento la 1-a en Bük
Kirko Klemento la 1-a en Bük
Catholic parish church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bük
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Győr
dekanujo Csepreg
Dato de konsekro 1408
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La preĝejo estis komstruita en la frua 13-a jarcento, sed en la sama jarcento ĝi pligrandiĝis. En 1408 oni konstruis gotikan sakristion, sed tiutempe ankaŭ la sanktejo estis plene trakonstruita. Inter 1595-1673 la luteranoj profitis la kirkon. En tiu periodo la turo estis konstruita en 1658. Inter 1732-1757 la kirko parte barokiĝis. En 1938 la orgeno ekfunkciis. En 1979 nova sakristio konstruiĝis, en la sekva jaro la konstruaĵo estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto. Apude troviĝas skulptaĵo pri Sankta Maria kaj baroka kolono el la 18-a jarcento. La fasado komenciĝas kun kvadrata turo, ĉe la piedo la enirejo estas videbla. Malantaŭ la turo la navo etendiĝas, kiu finiĝas en plurlatera absido. Interne sur la muroj restis fragmentoj de bildoj, la plej malnovaj el la mezepokoj. La ĉefaltara bildo prezentas Klementon.

Fontoj redakti