Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto (Zsámbék)

Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Zsámbék.

Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zsámbék
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 33 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1332, kiun la turkoj okupis en la 1540-aj jaroj. La katolika movado estis reorganizita en 1686 helpe de franciskanoj. La paroĥo refondiĝis en 1716. Tiutempe la mesoj okazis en kapelo aŭ en la ruina preposta preĝejo. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1745 kaj 1754. La orgeno estis farita en 1764, ĝi renoviĝis en 1963 kaj 1998.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ ŝtona kruco, obelisko pri falintoj de la 1-a mondmilito kaj skulptaĵo pri Johano Nepomuko. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas, ankaŭ la enirejo tie funkcias. Super la enireja pordo niĉo kun skulptaĵo estas videbla. Interne la predikejo estis farita en 1754, la ĉefaltaro en 1818.

Kermeso okazazas en la 24-an de junio.

Fontoj redakti