Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Veszprém)

Preĝejo Nomo de Sankta Maria (latine Regina Mundi) estas romkatolika konstruaĵo en urbo Veszprém.

Preĝejo Nomo de Sankta Maria
Preĝejo Nomo de Sankta Maria en Veszprém
Preĝejo Nomo de Sankta Maria en Veszprém
kristana preĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Veszprém (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Veszprém
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ordeno Congregatio Jesu konstruis la preĝejon, lernejon kaj la monaĥejon kune en 1860. Post 25 jaroj oni konstruis ankaŭ du kapelojn (Koro de Jesuo kaj Lourdes-a Dipatrino). En 1922 la preĝejo estis renovigita. La orgeno ekfunkciis en 1933. La monaĥinoj estis forigitaj en 1948, poste la preĝejo ricevis rangon paroĥa preĝejo.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo, lernejo, monaĥejo situas laŭ la trotuaro. En mezo de la fasado altiĝas la svelta turo, malsupre estas la enirejo. Ankaŭ 3 niĉoj estas videblaj, kie oni metis skulptaĵojn pri Sankta Maria, Emeriko de Hungario, Stefano la 1-a (Hungario). Interne galerio estas videbla por la koruso. Ĉe la ĉefaltaro estas skulptaĵoj pri Sankta Maria, Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, en la kapelo pri Sankta Jozefo.

Kermeso okazas la 12-an de septembro.

Fontoj redakti